Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Perspektive pri la Durbana Konferenco (II)
2011-12-05

de LI YANDUAN

 

    Starpunkto de Ĉinio

 


Li Yanduan akceptas intervjuon. 

 

    Ĉina registaro estas respondeca. Ĝiaj starpunkto, politiko kaj rimedoj kontraŭ klimata ŝanĝiĝo estas konsekvencaj. Ĝi neniam ŝanĝos sian decidon pri traktado de klimata ŝanĝiĝo kaj neniel ŝanĝos sian sintenon pozitive kaj konstrueme partopreni en la internacia traktado pri klimata ŝanĝiĝo. Kvankam internaciaj cirkonstancoj estas malfavoraj al la traktado pri klimata ŝanĝiĝo, kaj la vojo al Durbano estas malebena, tamen Ĉinio firme subtenas Sud-Afrikon por sukcesigi la Durbanan Konferencon kaj klopodas laŭ sia eblo por ke la konferenco atingu pozitivan rezulton.

 

    Ĉinio bone scias pri la seriozeco kaj urĝeco de klimata ŝanĝiĝo, kaj jam prenis serion da politikoj kaj kontraŭrimedoj. La granda investado kaj la efiko povas kompari kun tiuj de evoluintaj landoj. Tio estas la fakto, kiun devas konfesi ĉiuj aliaj landoj. La 12a Kvinjara Plano pri la Nacia Ekonomio kaj Socia Evoluo jam metis la traktadon de klimata ŝanĝiĝo sur pli elstaran lokon kaj prenis kiel devigan celon la grandskalan malpliigon de energi-konsumo kaj la ellaso de karbona dioksido por efike regi la ellason de forceja aero, starigi koncepton pri verda kaj malaltkarbona disvolvo kaj intensigi la konstruadon de resurso-ŝpara kaj medi-amika socio. Tio montras la firman decidon kaj fidon de la ĉina registaro kontraŭ klimata ŝanĝiĝo. Ĉinio pozitive traktos plu la klimatan ŝanĝiĝon kaj persistos sur la vojo de daŭrigebla disvolvo laŭ la spirito de alta respondeco pri longdaŭra evoluo de la ĉina popolo kaj la homaro.

 

    Partopreni en la traktado kaj internacia kunlaboro pri la klimata ŝanĝiĝo en pozitiva kaj konstruema maniero estas la konsekvenca starpunkto de Ĉinio. Ĉinio restas ĉe la opinio, ke oni traktu la klimatan ŝanĝiĝon en la kadro de kontinuigebla disvolviĝo, persistu en justeco kaj la principo "kuna, sed distinga respondeco", insistu en sama graveco de redukto kaj akomodiĝo, pluigu teknikan novigon, persistu en la tutpopola partopreno kaj vasta internacia kunlaboro. En multflanka kadro Ĉinio aktive partoprenis en la ĉefa intertraktado de la Frama Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo kaj Kiota Protokolo, kaj ludis konstrueman rolon. Kaj en duflanka kadro Ĉinio starigis dialogan aŭ komunikan mekanismon pri klimata ŝanĝiĝo kun Usono, Eŭropa Unio, Aŭstralio, Kanado, Japanio kaj aliaj ĉefaj evoluintaj landoj por akceli reciprokan komprenon kaj fortigi efikan kunlaboron.

 

    Ĉinio fortigis kontakton kaj kunordigon kun evoluantaj landoj, kaj starigis partnerecon kun Afriko en traktado de klimata ŝanĝiĝo, establis kvarlandan ministran interkonsiliĝan mekanismon kun Hindio, Brazilo kaj Sud-Afriko, por protekti komunajn interesojn de la evoluantaj landoj kaj akceli kontinuigeblan disvolviĝon de la tuta homaro. La plej freŝa kunveno de la kvar landoj okazis de la 31a de oktobro ĝis la 1-a de novembro en Pekino. La kvar landoj plene interŝanĝis opiniojn pri la Durbana Konferenco, la Frama Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo kaj Kiota Protokolo, ekzemple pri la dua promes-plenuma periodo, redukto, akomodiĝo, kapitalo, tekniko, travidebleco kaj aliaj, kaj atingis vastajn akordojn. La kvar landoj esprimis la deziron klopodi por sukcesigi la Durbanan Konferencon.

 

    Dum la Durbana Konferenco Ĉinio klopodos kune kun aliaj flankoj por ke la konferenco atingu kompletan kaj ekvilibran rezulton. Ĉinio esperas, ke la ĉeestantoj plu sekvos la rajtigon de la Balia vojmapo, observos la principon "komuna, sed distinga respondeco" kaj la duvojan traktadan mekanismon kaj atingos esencan rezulton pri la dua promes-plenuma periodo de la Kiota Protokolo, kapitalo kaj aliaj kernaj problemoj, tre atentataj de evoluantaj landoj. En tio fari eksplicitan aranĝon pri la dua promes-plenuma periodo estas la kerno por sukceso de la Durbana Konferenco kaj ankaŭ nemankigebla parto de ampleksa kaj ekvilibra atingo de la Durbana Konferenco. Evoluintaj landoj estas la ŝlosilo de la dua promes-plenuma periodo. Ili devas montri politikan sincerecon, akcepti la duan promes-plenuman periodon, daŭre la unuaj redukti ellason, kaj porti sur si historian, moralan kaj leĝan respondecon en traktado de klimata ŝanĝiĝo.

 

(Redaktoroj: Su Yijun kaj Liu Zijia)

 

 

 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng