Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Filmo pri Suzhou premieris sur la placo Times
2011-12-06


Filmo pri la urbo Suzhou sur la placo Times 

 

    La 3an de decembro propaganda filmo pri la urbo Suzhou kun la temo "2500-jara Suzhou, Ĉinio" premieris sur la placo Times, Nov-Jorko. Ĝi montras la ĝardenan urbon antikvan kaj modernan per bildoj de la antikva pagodo en la parko Huqiu, fenestroj de ĝardenoj kaj ludo de Kunqu-opero.

 

    La 60-sekunda filmo estis diurne projektata per likv-kristala ekrano de 240 kvadrataj metroj sur la ekstera muro de la domo de la numero 2. La filmo rakontas pri la urbo Suzhou, monde konata kultura ikono, montrante ĝiajn delikatajn ĝardenojn, belajn montojn kaj riverojn, lokajn brodaĵojn kaj Kunqu-operon. Tiuj elementoj prezentas la orientan belecon kaj kulturan karakteron de tiu internacia metropolo maljuna kaj vigla.

 

    Suzhou, konata kiel "tera paradizo" pro sia prospero, troviĝas en ŝlosila loko de la jangzia delto.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng