2011-12-06
 Xie Zhenhua (meze) kaj Christiana Figueres (la 1-a de dekstre) tondas la rubandon en la ina ǔguro de "Ĉina Pavilono". |
|
 Christiana Figueres faras gratulan parolon. |
La 4-an de decembro ina ǔguriĝis en la Internacia Konferenca Centro de Durbano, Sud-Afriko, "Ĉina Pavilono" de la konferenco de UN pri klimata ŝanĝiĝo. La ina ǔguron ĉeestis Xie Zhenhua, vicdirektoro de la Ĉina Ŝtata Komisiono por Disvolvo kaj Reformado kaj estro de la ĉina delegacio al la durbana konferenco pri klimata ŝanĝiĝo, kaj Christiana Figueres, plenuma sekretario de la sekretariejo de la "Frama Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝiĝo".
En la pavilono oni okazigos forumon, gazetaran konferencon, seminarion kaj ekspozicion ĉefe por montri ĉinajn klopodojn en disvolviĝo de malmulta karbono, konstruado de adaptiĝkapablo, monkolekto por klimato kaj entreprenaj agadoj. Su Wei, ĉina ĉefa reprezentanto por traktado pri klimata ŝanĝiĝo, diris, ke en la "Ĉina Pavilono" la internacia socio profunde konos ĉinajn politikojn, metodojn, agadojn, atingojn kaj procezojn en trakto de klimata ŝanĝiĝo.
Christiana Figueres diris en la ina ǔguro de la "Ĉina Pavilono", ke la "Dekdua Kvin-jara Plano" de Ĉinio kombinis la disvolvan bezonon kaj politikan volon de la lando. Ĝi starigis politikan ekzemplon por diversaj landoj de la mondo en trakto de klimata ŝanĝiĝo kaj faros kontribuon por da ǔrigebla disvolviĝo kaj fuelo-ŝparo de la mondo. Ŝi kredas, ke Ĉinio certe anta ǔenpuŝos efektivigon de rezultoj de la konferenco en Cancun.
En la ina ǔguro reprezentanto de ĉinaj "mil junaj senditoj de amikeco por medio" alvokis la tutmondajn junulojn ekagi por kune trakti klimatan ŝanĝiĝon.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|