2011-12-06
 Kunsidas la studentoj kun la francaj esperantistoj. |
En 2011 Liuguojun-a Profesia kaj Teknika Altlernejo en Changzhou, Jiangsu-provinco, orientsuda Ĉinio okazigis nedevigan E-kurson, en kiu lernis 38 studentoj el diversaj fakultatoj. Laŭ la regularo post la lernado kaj trapaso al la ekzameno la studentoj gajnas 2 studpoentojn. Samtempe E-societo de studentoj en la lernejo regule okazigis aktivadojn posttagmeze de ĉiu merkredo. S-roj Zhang Changjiang kaj Zhang Changsheng gvidis la kurson. En 2008 s-ro Zhang Qunyuan, vicdirektoro de la lernejo kaj vic-prezidanto de la Changzhou-a Esperanto-Asocio enkondukis Esperanton al la lernejo, post tio E-renkontiĝoj de tempo al tempo okazas en la lernejo.
(Kontribuis Zhang Changsheng)
Redaktoro: Chen Ji
|