Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Pluraj aktivadoj okazas en Nankino por funebri pri 300 mil viktimoj en la masakro en Nankino
2011-12-06


La 4-an de decembro vizitantoj en la memorhalo  

 

    De la 5-a ĝis la 13-a de decembro en Memorhalo por Viktimoj en Nankina Masakro Fare de Japanaj Agresantoj okazas kaj okazos 12 aktivadoj inkluzive de preĝ-vespero, predika ceremonio por paco, Mitingo por la Internacia Tago, seminarioj k.s.

 

    La 13-an de decembro, 1937 japanaj agresantaj trupoj okupis Nankinon, kaj en la sekva pli ol unu monato tie ili masakris pli ol 300 mil ĉinajn popolanojn kaj senarmitajn soldatojn, kaj per tio faris la teruregan masakron en Nankino.

 

    Zhu Chengshan, direktoro de la memorhalo, diris, ke depost fondiĝo de la memorhalo en 1985 ĝi okazigis serion da aktivadoj por funebri pri la viktimoj kaj atentigi la vizitantojn ne forgesi la historion kaj rigardi la pacan vivon kiel grandvaloran.

 

    Zhu diris, ke la Mitingo por la Nankina Internacia Tago okazonta en la 13a de decembro estas la plej ĉefa aktivado. Tiun tagon 5000 reprezentantoj el diversaj rondoj de Nankino kolektiĝos sur la placo de la memorhalo, ili per voĉlegado de la paca manifesto, frapado de sonorilo, liberigo de kolomboj funebros pri la viktimoj en la masakro kaj preĝos por la monda paco.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang k Chen Ji

 

 

 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng