Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Xie Zhenhua: Oni devas taksi plenuman staton de promesoj de evoluintaj landoj pri ellaso-redukto
2011-12-07


Xie Zhenghua en la gazetara konferenco 

 

    La 5-an de decembro la ĉina delegacio al la Durbana Konferenco de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo okazigis la unuan gazetaran konferencon. Xie Zhenhua, estro de la delegacio, diris, ke kiam finiĝis la unua promesa periodo de la "Protokolo de Kioto" oni devas doni takson al plenumado de promesoj de evoluintaj landoj pri ellaso-redukto.

 

    Xie diris, ke la durbana konferenco devas persisti en la dua promesa periodo de la "Protokolo de Kioto" kaj laǔ postulo de la "Protokolo de Kioto" kaj "Frama Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝiĝo" kontroli plenuman staton de promesoj de evoluintaj landoj pri ellaso-redukto. Oni devas surbaze de efektivigo de interkonsentoj kun deviga forto diskuti pri agadoj post 2020 por trakti klimatan ŝanĝiĝon, kaj surbaze de scienca takso kiel eble plej rapide fari decidon pri interkonsento de ellaso-redukto post 2020.

 

    Xie reasertis, ke Ĉinio volas kondiĉe akcepti kvantigitan interkonsenton de ellaso-redukto post 2020. Li emfazis, ke la evoluintaj landoj devas subskribi la duan promesan periodon de la protokolo, kiel eble plej rapide starigi fonduson por verda klimato, establi superrigardan kaj plenuman sistemon, efektivigi la komunajn konojn pri adaptiĝo, transigo de tekniko, arbaro, travidebleco kaj kapabla konstruado, rapidigi taksadon al diversaj landoj pri plenumado de promesoj, persisti en la principoj "devo komuna sed diferenca" kaj juste kaj laǔ sia kapablo preni taǔgan agadon por garantii unuecon de medio.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng