Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Kardiopatio-malsanuloj senpage ricevas operacion
2011-12-07


Hua Jianmin (la tria de maldekstre), estro de la Ĉina Societo de la Ruĝa Kruco, vizitas 9-jaran malsanulon el Yunnan-provinco. 

 

    La 4an de decembro en Pekino elhospitaliĝis 40 kardiopatio-malsanuloj kiuj ricevis operacion sub la helpo de la fondaĵo Anĝela Sunlumo subvenciita de la Ĉina Publika Fondaĵo de Loterio.

 

    Oni kribris kaj diagnozis 239 suferantojn de denaska kardiopatio en Qinghai, Liaoning, Anhui kaj Guizhou, inter kiuj 25 el Qinghai atingis Pekinon kaj ricevos operacion en la Ĝenerala Hospitalo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo kaj aliaj hospitaloj.

 

    Helpi suferantojn de denaska kardiopatio kaj leŭkemio estas la ĉefa laboro de la projekto de la Fondaĵo de la Ruĝa Kruco de Ĉinio pri kuracado de gravaj malsanoj. En la jaro 2009 la fondaĵo ricevis subvencion de la publika loteria fondaĵo. Ĝis nun 4146 leŭkemio-malsanuloj kaj pli ol 500 kardiopatio-malsanuloj estis subvenciitaj, kaj pli ol 800 kardiopatio-malsanuloj estos subvenciitaj.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng