Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinaj verdaj ambasadoroj en Durbano 
2011-12-07

    Shen Zhao kaj Wang Kai estas studentoj. En la 28-a de novembro ili kiel ĉinaj junaj verdaj ambasadoroj venis al Durbano, Suda Afriko por tie partopreni la mondan klimatan konferencon de UN. En la “Junulara forumo pri adaptiĝo al la klimata ŝanĝiĝo” ili prezentos la rezulton de sia enketo en la kamparo de Ningxia, okcidenta Ĉinio kaj pripensojn pri la adaptiĝo al la klimata ŝanĝiĝo. Dum la konferenco ili ankaŭ interŝanĝos opiniojn kun la fakuloj ĉeestantaj kaj kontaktos tieajn studentojn kaj diskutos kun ili pri la problemoj pri klimata ŝanĝiĝo.

 

    Pripensoj kaj sugestoj de junuloj

 

 
Verdaj ambasadoroj en Ningxia

 

    Oktobre de 2011, Shen Zhao, Wang Kai kaj aliaj 18 verdaj ambasadoroj partoprenis la sciencan esploradon kun temo "Influo de klimata ŝanĝiĝo al la agrikutura disvolvo kaj rilataj adaptiĝaj rimedoj" en Hongsibao kaj Guyuan de Ningxia, nordokcidenta Ĉinio. Tie ili en du tagoj vizitis 280 personojn de 193 familioj de kvin vilaĝoj por plenumi enketojn pri influo de klimata ŝanĝiĝo al la kamparana vivo kaj al la agrikulturo, kaj traktado de la kamparanoj al tiuj ŝanĝiĝoj. Ilia enketo havigis al ili unuamanan materialon, kaj surbaze de tio ili verkis la "Scienc-esploran raporton pri Ningxia de verdaj ambasadoroj en 2011".

 

    En la esplorado ili trovis, ke la klimata ŝanĝiĝo pli-malpli fariĝis la ĉefa kialo influi kaj limigi produkton kaj disvolvon de loka agrikulturo. Ilin ege surprizis la influoj de la naturaj cirkonstancoj kaj klimata ŝanĝiĝo al la vivo de la kamparanoj en la enketitaj lokoj. Wang Kai diris: "Mi vizitis la vilaĝon Pingle, kie la manko de trinkebla akvo estas la plej granda problemo. Ĝenerale en la unua jarduono estas neniom da pluvo kaj en la dua pluvado ankoraŭ ne estas certa. Pro tio multaj lokanoj en la tuta jaro nur povas dufoje bani sin. Ili devas aĉeti akvon en aliaj lokoj kaj la pago por tio okupas la plej grandan parton de ilia enspezo. Kian rikolton de agrikulturaĵoj oni povas atendi en tia cirkonstanco! Multaj vilaĝanoj iras al aliaj lokoj por perlaborado."

 


Shen Zhao (maldekstre) en enketado 

 

    Por adaptiĝi al la klimata ŝanĝiĝo la lokanoj faris multajn klopodojn. Tamen ĉu la formitaj metodoj pri la traktado de klimata ŝanĝiĝo konvenas al la lokaj klimataj kondiĉoj kaj al la produkta bazo kaj ĉu la akordigoj bone realigis la aranĝojn de la riĉfontoj? Kun tiuj demandoj ili faris analizon kaj taksadon al la lokaj naturaj kondiĉoj, inkluzive de klimata kondiĉo, akva riĉfonto, klimata katastrofo k.s. kaj al la enspezo de la vilaĝanoj, specoj de agrikulturaj plantoj, tekniko, elmigrado de lokanoj, redono de agroj al la arbarigado. Ili elmetis ankaŭ sugestojn al la lokaj registaroj kaj kamparanoj pri la traktado de la klimata ŝanĝiĝo, naturaj katastrofoj kaj ekologia translokiĝo.

 

    En la raporto ili skribis: "Plej grave por ni, verdaj ambasadoroj, post nia reveno al la urbo, estas diskonigi al la urbanoj ĉion kion ni vidis, aŭdis kaj pensis en la kamparo de Ningxia por ke ankaŭ ili konu kaj zorgu la influon de la klimata ŝanĝiĝo al la kamparo. Samtempe ni alportos al la urbo la metodojn kaj sugestojn de la kamparanoj pri traktado de la klimata ŝanĝiĝo por versence realigi la kunan agadon de la kamparanoj kaj urbanoj."

 

    Nekutima sperto de verdaj ambasadoroj

 

    Videble la verdaj ambasadoroj estas junuloj, kiuj havas fortan socian respondecon. Ili diskonigas energiŝparon, ellasoredukton kaj daŭrigeblan vivmanieron.

 

    Ili naskiĝis el la verdaj aktivadoj en lernejoj. Ekde 2007 la Kultura Eduka Sekcio de la brita ambasadorejo kaj la Ĉina Scienc-teknika Interŝanĝa Centro kune okazigis publikan socian aktivadon "Renkontiĝo pri Klimato", kiu per kreiva maniero celas altigi la komprenon de homoj pri la klimata ŝanĝiĝo, kaj alvoki vivi kaj labori per ellasoredukta kaj energiŝpara manieroj. La aktivado okazas en la tutlandaj lernejoj kaj per tio elektiĝas elstaraj junuloj kiel verdaj ambasadoroj. Ĝis hodiaŭ totale 345 gejunuloj elektiĝis kiel verdaj ambasadoroj en la tuta lando. Ili estas ĉinaj delegitoj inter 3300 verdaj ambasadoroj el pli ol 50 landoj de la mondo. En la pasintaj jaroj ili partoprenis serion da ĉinaj kaj internaciaj aktivadoj.

 


Wang Kai (maldekstre) kaj liaj kolegoj faras enketon pri utiligo de sunenergio en familio de kamparano. 

 

    Shen Zhao kaj Wang Kai elektiĝis kiel verda ambasadoro respektive en 2009 kaj 2008. Siatempe Shen Zhao lernis en la Ŝanhaja Normala Universitato kaj Wang Kai en la Kolegio pri Internaciaj Rilatoj en Pekino.

 

    Kiam Shen Zhao lernis en mezlernejo Shimen de Foshan, Guangdong-provinco, la de li gvidata grupo gajnis premion en la lerneja verda aktivado. Li kaj liaj partneroj kune faris generatoron, kiu kunlige kun la eksterdoma aparato de klimatizilo povas produkti elektron sufiĉan por funkciigi poŝtelefonon kaj porteblan komputilon aŭ lumigi la koridoron. Post partopreno en aktivado de somera kampadejo li elektiĝis kiel verda ambasadoro. Post tio li partoprenis serion da aktivadoj pri klimata ŝanĝiĝo: en 2009 li ĉeestis la Hongkongan Internacian Debaton, tie li aŭskultis la diskutojn de la ĉeestantaj fakuloj pri mildigo de klimata ŝanĝiĝo; en julio de 2010 li vizitis Yunnan-provincon en suda Ĉinio por enketi rimedojn de kamparanoj kontraŭ klimata ŝanĝiĝo; en aŭgusto de 2010 li partoprenis en Ŝanhajo la Internacian Junularan Financan Forumon pri Klimato. Tie li diskutis kun specialistoj de la Monda Banko kaj Monda Fonduso por Naturo pri klimataj kaj financaj problemoj, kaj partoprenis en la ellaborado de la klimata manifesto de junuloj; en 2011 li en la klimata konferenco en Tianjin kiel verda ambasadoro kontaktis ŝtatgvidantojn el diversaj landoj por ke ili konu la laborojn de la verdaj ambasadoroj. Retrorigardante sian laboron li diris: "Kvankam tio ne sufiĉas por ŝanĝi la mondon, tamen povas ŝanĝi vivmanieron de homoj, kaj ĉiu malgranda paŝo povas alporti grandan rompon."

 

    Kiam Wang Kai lernis en la 22-a Mezlernejo en Pekino, li kun grupo sub sia gvido studis pri ebleco de per-akva elektroprodukto. Kaj post la 17-taga verda vojaĝo al 5 urboj li elektiĝis kiel verda ambasadoro. Post tio multiĝis liaj sociaj aktivadoj. Li per reto invitis orkestron al bufedejoj por tie okazigi koncerton pri medioprotekto. Li kalkulis la ellasan kvanton de karbono en parko por vizitantoj kaj partoprenis en akcepto de brita ĉefministro Cameron... En 2011 ankaŭ li vizitis Tianjin por partopreni la klimatan konferencon. Post vizito al Ningxia li diris: "La plej granda rikolto de la vojaĝo estas, ke ni unuafoje konsideris pri la interligoj inter la urboj kaj kamparo en traktado de la klimata ŝanĝiĝo kaj solvoj de tiuj problemoj el vidpunktoj de politiko kaj loka disvolvado." Wang studas en ekonomia fakultato kaj estas atentema al la verda ekonomio kaj daŭrigebla disvolvo. Post reveno el Ningxia li starigas novan studan temon pri altigo de kapabloj de trakdado de la klimata ŝanĝiĝo en la kamparo.

 

    Junuloj estas estonteco en traktado de klimata ŝanĝiĝo

 


Kurso pri klimata ŝanĝiĝo gvidata de la esplora grupo en Ningxia 

 

    Sheng Shaolan, direktoro de la Kultura kaj Eduka Sekcio de la Brita Ambasadorejo en Ĉinio, diris, ke altigi per edukado kaj diskonigo la konscion kaj konon de la junuloj al la klimata ŝanĝiĝo estas grava parto de la traktado de tiu problemo. UN aktive alvokas kaj akcelas la internaciajn kunlaborojn en tiu kampo. La scienca esplorado al Ningxia, organizita de la sekcio ricevis grandan subtenon de la Klimata Buroo sub la Ĉina Ŝtata Disvolva kaj Reforma Komisiono (ĈŜDRK) kaj Klimata Sekcio kaj Esplora Centro de la Ningxia-a Disvolva kaj Reforma Komisiono.

 

    Huang Wenhang, direktoro de la Internacia Kunlabora Sekcio de ĈŜDRK diris: “Junuloj estas la estonteco de Ĉinio kaj la mondo, estas grave altigi iliajn kapablojn pri traktado de la klimata ŝanĝiĝo, kaj tion ĉiam subtenas la ĉina registaro. En Durbano junuloj el dekkelkaj landoj kune diskutas la temon pri traktado de la klimata ŝanĝiĝo, kaj tio iĝas brila punkto de la konferenco.

 

Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji

 

 

 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng