Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinio esperas, ke la Durbana Konferenco akiros ĉiuflankan kaj pozitivan progreson
2011-12-07

de LI XIAOPING

 

 
Xie Zhenhua intervjuata
 

Xie Zhenhua (la 2-a de maldekstre) kaj Christiana Figueres (la 1-a de dekstre) tondas la rubandon por "Ĉina Pavilono".  

 

    Nun la Konferenco de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo okazanta en Durbano de Sud-Afriko eniris en la duaperiodan tagordon pli intensan kaj pli komplikan. En la pasinta semajno oni ne akiris esencan progreson en la dua promes-plenuma periodo de la "Protokolo de Kioto" plej atentata de la mondo precipe de la evoluantaj landoj kaj en startigo de fonduso por verda klimato. Xie Zhenhua, estro de la ĉina delegacio, diris en Durbano la 4-an de decembro, ke Ĉinio esperas, ke diversaj flankoj ĉeestantaj la konferencon kun sinteno respondeca al ekzistado kaj disvolvo de la homaro turnos la fortan politikan deziron en konkretan agadon por trovi plej bonan rezulton por multflanka sistemo.

 

    Xie Zhenhua atingis Durbanon en la 3-a de decembro. Matene de la 4-a li kaj Christiana Figueres, plenuma sekretario de la sekretariejo de la "Frama Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝiĝo" kune ĉeestis inaǔguron de "Ĉina Pavilono", kie oni aranĝos 23 aktivadojn por montri al la mondo ĉinajn politikojn, agadojn, rimedojn kaj atingojn en traktado de klimata ŝanĝiĝo.

 

    Xie diris: "La pokapa totala enlanda produktovaloro de Ĉinio estas nur 4 300 usonaj dolaroj. Laǔ la normo de UN Ĉinio kun 1340 milionoj da loĝantoj havas 128 milionojn da malriĉaj loĝantoj, kies ĉiutaga enspezo estas malpli ol unu usona dolaro. Ĉinio kun malekvilibro de disvolvo ankoraǔ alfrontas multajn defiojn, kiaj disvolvo de ekonomio, forigo de malriĉeco, plibonigo de la popola vivo, traktado de klimata ŝanĝiĝo kaj protektado de medio. Malgraǔ tio kiel respondeca lando Ĉinio multe atentas la problemon pri klimata ŝanĝiĝo kaj enmetis traktadon de klimata ŝanĝiĝo en la strategion por disvolviĝo de la nacia ekonomio kaj socio. Ĉinio jam faris praktikan penadon kaj grandan kontribuon, kaj ĝi daǔre kiel antaŭe serioze plenumos siajn devojn konvenantajn al disvolva stadio, respondeco, kiun ĝi devas preni, kaj al praktika kapablo, kaj faros maksimunan kontribuon por protekti klimaton de la terglobo."

 

    Ĉinio jam difinis la politikan direkton pri verda kaj malmult-karbona disvolviĝo en la venontaj 5 jaroj kaj ankaǔ la celon en 2020: la ellaso de forceja gaso por 10 mil juanoj da totala enlanda produktovaloro reduktiĝos je 40-45% kompare kun tiu en 2005. En la pasintaj 5 jaroj ĉina energio-konsumo por 10 mil juanoj da totala enlanda produktvaloro malaltiĝis je 19.1%, per tio Ĉinio ŝparis 630 milionojn da tunoj da karbo, kaj la ŝparo egalas reduktiĝon de la ellaso de 1.5 miliardoj da tunoj da karbona dioksido.

 

    Christiana Figueres opinias, ke ĉina agado en ellaso-redukto donis ekzemplon al aliaj landoj. Ŝi diris: "En la nuna kondiĉo Ĉinio kreis egalan kaj sendependan manieron por trakti klimatan ŝanĝiĝon. Ankaǔ la Dekdua Kvin-jara Plano de Ĉinio enkorpigis ĝian neŝanceligeblan decidon efektivigi la ellasoreduktan celon per sia maniero. Tio antaǔenpuŝos plenumon de la rezolucio de Cancun. Ĉina disvolva modelo estas imitata de multaj landoj en la mondo."

 

    Xie Zhenhua diris: "Oni devas kontroli plenumadon de promesoj, prenitajn agadojn kaj efikojn de diversaj landoj laǔ postuloj, rajtigo, preskriboj de la 'Frama Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝiĝo' kaj la 'Protokolo de Kioto' kaj laǔ devoj promesitaj de ili mem. Diversaj landoj devas laǔ la principo 'devo komuna sed diferenca' difini sian devon laǔ justeco, respektiva kapablo kaj garantio de la tuteco de medio. Ĉiuj landoj devas harmonie kunlabori, fari laǔ sia plejeblo, solidariĝi kaj kune agadi por alfronti la defion de klimata ŝanĝiĝo."

 

    Christiana Figueres atendas, ke la ĉina delegacio ludu ŝlosilan kaj konstruivan rolon en la venonta traktado. Kaj la ĉina delegacio esperas, ke la konferenco akiros ĉiuflankan, ekvilibran kaj pozitivan progreson.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng