2011-12-08
 Liu Yandong (dekstre) donacas al la Konfucea Instituto de la 2-a Universitato en Jaundo bronzan statuon de Konfuceo. |
|
 Liu Yandong spertas instruadon de la ĉina lingvo. |
La 5-an de decembro Liu Yandong, ĉina ŝtata konsilanto, diris inspektante la Konfucean Instituton de la 2-a Universitato en Jaundo de Kamerunio, ke ŝi esperas, ke la instituto kulturos pli multajn senditojn de amikeco inter Ĉinio kaj Afriko kaj faros pli grandan kontribuon por da ǔrigi la amikecon inter Ĉinio kaj Afriko kaj anta ǔenpuŝi amikajn interŝanĝojn kaj kunlaborojn inter la du flankoj en diversaj kampoj.
Akompanate de Jacques Fame Ndongo, kamerunia ministro pri eduko, Liu Yandong spertis instruadon de la ĉina lingvo de la instituto, faris interparolon kun instruistoj kaj lernantoj kaj ĉeestis la ina ǔguron de la Konfucea Instituto de la Internacia Universitato La Gaite.
Liu Yandong salutis la dulandajn instruistojn kaj laborantojn de la instituto, kiuj multe klopodis por konstruado kaj disvolvo de la instituto. Ŝi diris, ke 4 jarojn post sia fondiĝo la instituto fariĝis grava fenestro por kameruniaj junuloj lerni la ĉinan lingvon, koni la ĉinan kulturon kaj modernan Ĉinion, kaj scenejo por interŝanĝoj inter malsamaj civilizacioj.
Liu Yandong donacis al la instituto bronzan statuon de Konfuceo kaj invitis 100 mezlernejanojn kaj studentojn de Kamerunio veni al Ĉinio por partopreni en somera kampadejo de la ĉina lingvo.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin
|