2011-12-08
 Provludo de muzikistoj |
La 6an de decembro en Xi'an, ĉefurbo de la provinco Shaanxi, prezentado de la Ĉeĥa Filharmonio, unu el la "dek prestiĝaj filharmonioj en Eŭropo", inaŭguris la dekan internacian muzikan festivalon en Xi'an, Shaanxi.
La Ĉeĥa Filharmonio unuafoje en Xi'an elmontris sian repertuaron, la naŭan simfonion El la Nova Mondo, komponitan de konata ĉeĥa muzikisto Antonín Leopold Dvořák en la 19a jarcento. Estante estro de Konservatorio de Nov-Jorko, li kreis la simfonion kombinantan ĉeĥan nacian muzikon, popularan usonan muzikon kaj tradician simfonion, en kiu la dua movimento estas ludata per angla korno, kies bela kaj sentimentala melodio esprimas lian nostalgion al la patrujo. La Ĉeĥa Filharmonio turneos en Ŝanhajo kaj Makao.
Dum la festivalo oni ĝuos ĉirkaŭ 30 prezentojn de 15 klasifikoj.
(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)
|