Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Traktado de klimata ŝanĝiĝo— senbedaŭra elekto de Ĉinio(I)
2011-12-09

de Zhao Jun

 

 
Publikiĝo de la blanka libro "Politikoj kaj Agadoj de Ĉinio por Traktado de Klimata Ŝanĝiĝo (2011)" en Pekino

 

    La 22-an de novembro publikiĝis en Pekino la blanka libro "Politikoj kaj Agadoj de Ĉinio por Traktado de Klimata Ŝanĝiĝo (2011)" (sube mallongigo: blanka libro).Ĉinaj iuj specialistoj-erudiciuloj el sia vidpunkto taksas la pozitivan signifon pri la libra publikiĝo. Mi faris intervjuon kun Kang Yanbing, direktoro de la Energi-esplora Instituto sub la Ŝtata Disvolva kaj Reforma Komisiono, pri tio----kiel kompreni la blankan libron.

 

    Diferenco inter ĉi-jara kaj pasintjaraj blankaj libroj kaj ĝia signifo

 

    S-ro Kang Yanbing longatempe laboras pri esplorado de resursoj, energiŝparo kaj karbon-ellasa redukto, kaj kiel kerna specialisto, li partoprenis en la skizado de la blanka libro (2011). Li diris, ke ĉi-jara blanka libro pri klimata ŝanĝiĝo diferencas de la pasintjaraj. En la pasinteco ĉiujare la ĉina registaro publikigis la jaran blankan libron por prezenti la politikojn kaj agadojn de Ĉinio por traktado de klimata ŝanĝiĝo en la lasta jaro. Ĉi jaro estas la komenca jaro de la 12-a Kvinjara Plano (2011-2015), kaj la libro publikiĝis antaŭ la Durbana Konferenco en Sud-Afriko, tial ĝia nuna enhavo diferencas de la pasintaj. La ĉefaj enhavoj de la blanka libro estas: ĉiuflanke resumi la penadojn de Ĉinio en la traktado de klimata ŝanĝiĝo kaj alprenitajn rilatajn agadojn, politikojn kaj rimedojn; principe prezenti la pozitivajn rezultojn atingitajn de Ĉinio dum la periodo de 2006 ĝis 2010 en malrapidigo de klimata ŝanĝiĝo, adaptiĝo al klimata ŝanĝiĝo, konstruo de baza kapablo, aliĝo de la tuta socio, internacia intertraktado kaj plifirmigo de internacia kunlaboro; difini la celojn, taskojn, ĉefajn politikojn kaj agadojn por traktado de klimata ŝanĝiĝo en 2011-2015; konigi la konsekvencajn principojn kaj starpunktojn de Ĉinio en internacia intertraktado pri klimata ŝanĝiĝo kaj ĝian atendon de la Durbana Konferenco.

 

 
Kang Yanbing, direktoro de la Energi-esplora Instituto sub la Ŝtata Disvolva kaj Reforma Komisiono

 

    Kang Yanbing opinias, ke la libra publikiĝo en la komenca jaro de la 12-a Kvinjara Plano (2011-2015) kaj antaŭ la Durbana Konferenco havas eksterordinaran signifon: unue, konigi la internacian socion pri niaj agadoj, penadoj, atingitaj pozitivaj rezultoj en la pasintaj kvin jaroj kaj niaj firma volo kaj fido al la estonteco; due, akorde de okazigo de la Durbana Konferenco, montri nian starpunkton kaj sendi la aktivan signalon al la internacia socio.

 

    Energiŝparaj atingoj de Ĉinio estis plej grandaj en 2006-2010

 

    Kiuj laboroj de Ĉinio pri traktado de klimata ŝanĝiĝo en 2006-2010 estis plej distingiĝaj? Kang respondis, ke energiŝparo estas la ĉefa por malrapidigo de klimat-ŝanĝiĝa influo. En 2006-2010 estis elmetita en Ĉinio la deviga normo: Energikonsumo por unuo da totala enlanda produktovaloro en 2010 malaltiĝu je ĉ. 20% kompare kun tiu en 2005. Laŭ la normo, pere de kunordigo de industria strukturo, intensigo de ekzamenoj, popularigo de teknikoj, plenumo de ĉefaj konstruoj kaj aliaj rimedoj, la tasko estis plenumita kun la rezultoj: La energikonsumo por unuo da totala enlanda produktovaloro en la kvin jaroj totale malaltiĝis je 19,1%, kio egalis al ŝparo de norma karbo je 0,67 miliardo da tunoj, kaj al redukto de karbon-dioksida ellaso je 1,46 miliardoj da tunoj. Krome, en ekspluato kaj utiligo de nefosiliaj energioj, vent-elektro, fotoelektro, sun-energiaj akvovarmigiloj ktp. disvolviĝis en 2006-2010 kelk-oble, kelkdek-oble kaj eĉ cent-oble. Kaj estas ankaŭ menciinde, ke Ĉinio kontinue penadis por pliigi arbaran karbonan sinkon, forstumi, aktive akceli lokan malmult-karbonan disvolvon, esplori manierojn de verda kaj malmult-karbona disvolvo ktp.

 

    Ankaŭ adaptiĝo al klimata ŝanĝiĝo estis distingiĝa,laŭ la opinio de s-ro Kang. Krom malrapidigo de klimat-ŝanĝiĝa influo, la hamaro ankoraŭ devas pene adaptiĝi al la de klimata ŝanĝiĝo alportitaj neutilaj influoj sur ekonomi-socian disvolvon. Por adaptiĝi al klimata ŝanĝiĝo, Ĉinio faris multajn klopodojn ankaŭ en agrikulturo, akvo-riĉfontoj, arbarkulturo, maroj, san-higieno, meteo ktp.

 

    Kaj en fundamenta konstruo, estis ellaboritaj aŭ perfektitaj la rilataj leĝoj kaj gravaj politikoj, kiel reviziado de "Leĝoj por Renovigeblaj Resursoj", ellaborado de "Ŝtata Projekto de Ĉinio por Traktado de Klimata Ŝanĝiĝo" ktp. En plibonigo de administra sistemo kaj labora mekanismo, stariĝis en Ĉinio la ŝtata gvida grupo por traktado de klimata ŝanĝiĝo, kaj la meteo-departemento en la Ŝtata Disvolva kaj Reforma Komisiono speciale por unuigi kaj kunordigi la administrajn laborojn, fortiĝis la statistiko-kalkula laboro, inkluzive de tiu en energikonsumo kaj forceja gas-ellaso ktp.

 

    Krome, Ĉinio faris multajn konstruivajn laborojn kun pozitivaj rezultoj en propagandado, edukado, trejnado, aliĝo de la tutsociaj popolamasoj, amaskomunikila propagandado, aktiva partopreno en internacia intertraktado, plifirmigo de internacia kunlaboro ktp.

 

    Ĉinio plej multe faris kaj havas plej grandajn atingojn en energiŝparo kaj ellaso-redukto

 


Komence de 2011 fermiĝis altpolucia “Ĉefurba Ferŝtala Korporacio”en Pekino. 

 

    Kiel taksi niajn atingojn en energiŝparo kaj ekspluato de puraj kaj renovigeblaj resursoj, kompare kun aliaj landoj en la mondo? Kang Yunbing opinias, ke la demando estas tre kompleksa por respondi, ĉar landoj en la mondo estas en malsama grandeco kaj kun malsama stato, kaj Ĉinio estas tre granda. Tamen li jese diris, ke plej rimarkinda por Ĉinio estas la energiŝpara kaj ellaso-redukta laboro, por kiu nia ŝtato prenis plej multajn rimedojn kaj akiris plej grandajn atingojn. Rigardu, kiu lando faras ekzamenojn pri energiŝparo kiel Ĉinio? Kaj kiu lando donas tiom grandan forton por forigi postiĝintajn produktokapablojn, kiel Ĉinio? Fermiĝis multaj ŝtalejoj kaj cementejoj en Ĉinio. La registara financo asignis pli ol 200 miliardojn da juanoj (RMB) por subteni energiŝparon kaj tekniko-disvastigon. Kia giganta estas la sumo?!

 

    Tamen ni ĉinoj ne lertas en propagando, nia lando ne estas angle parolanta, kaj nia voĉo ne havas lokon en ĉefa fluo, tial multaj niaj faroj ne estas konataj de la internacia socio.

 

    S-ro Kang opinias, ke en nuna disvolva periodo de ekonomio kaj socio, ĉina registaro faris multajn laborojn por akceli energiŝparon kaj ellaso-redukton. En 2006-2010 estis difinita la orientilo en energiŝparo kaj ellaso-redukto: En la laboroj la registaro rolu kiel gvidanto, la entreprenoj estu ĉefa forto, kaj la tutpopolo partoprenu. Ĉina registaro gvidu la laborojn, ĉar ĝi klare konas la direkton de disvolvo de ekonomio kaj socio. Enlande, pro tio, ke enlanda riĉfonta medio alfrontas premon, ni devas iri la vojon de daŭrigebla disvolvo, en kiu la ŝlosilo estas altigi la kvaliton kaj rezulton de ekonomia disvolvo, pene redukti energi-konsumon kaj ellason kaj pliigi ekonomi-disvolvan rapidecon. Internacie, la internacia socio kontinue kaj aktive iniciatas traktadon de klimata ŝanĝiĝo, kaj Ĉinio aktive respondas al la iniciato, ĉar tio estas la tendenco de la nuna epoko, kaj ankaŭ akordiĝas kun niaj energiŝparo kaj mediprotekto.

 

 

 

 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng