2011-12-09
 Post la kunveno kunfotiĝis la partopreantoj. |
La 26-an de novembro la E-Asocio de la Interna Mongolio, Ĉinio okazigis kunvenon, en kiu Bai Risheng, sekretario de la asocio kaj Kang Li prezentis siajn partoprenon en la kunsidoj de Baogang-a E-Asocio kaj la E-Asocio de Teknikscienca Kolegio de Interna Mongolio. Ili alte taksis la renkontiĝon en Baotou. Honora prezidanto de la asocio Li Sen partoprenis la kunvenon, en ĝi li kaj Xiao Ke, prezidanto de la asocio lernigis la lingvon Esperanton al la ĉeestantoj. Kaj la posta ankaŭ faris resumon de la laboroj en la kuranta jaro kaj informis la okazon de la 9-a Ĉina Kongreso en la 23-a de decembro.
(Kontribuis Chi Tienan)
Redaktoro: Chen Ji
|