2011-12-12
 Xie Zhenhua, estro de la ĉina delegacio, faras parolon en la konferenco. |
Matene de la 11-a de decembro laŭ la loka tempo fermiĝis en Durbano la Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝiĝo, kiun ĉeestis ĉirkaŭ 200 landoj kaj organizoj. Laŭ la plano, la konferenco devis fermiĝi en la 9-a de decembro, sed pro malkonsentoj pri fokusaj problemoj oni longigis ĝin je 2 tagoj.
La konferenco decidis konstrui porokazan laborgrupon sur durbana platformo por pliforta aktivado, faris aranĝon pri la dua promes-periodo de la Kiota Protokolo kaj startigis la fonduson de verda klimato. La delegacio de Ĉinio kaj Hindio apelaciis, ke pri klimata ŝanĝiĝo, oni ne forgesu la principon de justeco kaj persistu en la principo de komunuaj sed diferencaj respondecoj.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong
|