Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Alvoko okaze de la Tago de Homaj Rajtoj
2011-12-12

 

 

    La 10-a de decembro estas ĉiujare festata kiel la Tago de Homaj Rajtoj. Jen alvoko de Stefano Keller, estrarano de UEA pri eksteraj rilatoj, por prepariĝi por la ĉi-jara Tago.

 

    En sia 317-a tutmembra kunsido la 4-an de decembro 1950, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, pritraktante la temon "Tago de Homaj Rajtoj", alvokis ĉiun ŝtaton kaj koncernatan organizaĵon je adopto de ĉiujara festado de la Tago de Homaj Rajtoj la 10-an de decembro kaj je strebado al konstanta plibonigo de la situacio de homaj rajtoj. Ĝi alvokis ankaŭ pri raportado al UN koncerne la plenumon de tiu celebrado. La celo de la festado estas: informi, atentigi la popolojn de la mondo pri tiu deklaracio, ĉie adoptenda kiel komuna modelo de progreso.

 

    Lingvaj homaj rajtoj estas esenca parto de la homrajta deklaracio proklamita la 10-an de decembro 1948 fare de la Ĝenerala Asembleo de UN, kies Artikolo 2 en Antaŭkonsideroj tekstas jene: Ĉiuj rajtoj kaj liberecoj difinitaj en tiu ĉi Deklaracio validas same por ĉiuj homoj, sen kia ajn diferencigo, ĉu laŭ raso, haŭtkoloro, sekso, lingvo, religio, politika aŭ alia opinio, nacia aŭ socia deveno, posedaĵoj, naskiĝo aŭ alia stato.

 

    Pli ol sesdek jarojn post la proklamo de tiu Deklaracio, homaj rajtoj en multaj ŝtatoj estas malrespektataj, rompataj.

 

    La Statuto de UEA precizigas ke por nia laboro bonaj internaciaj rilatoj kaj la respekto de la homaj rajtoj difinitaj en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj estas esencaj kondiĉoj.

 

    Landaj asocioj, lokaj grupoj okazigu informagadojn la 10-an de decembro, en kaj per kiuj evidentiĝu tutmonde, ke esperantistoj luktas ne nur por lingva justeco sed ankaŭ por la plena realigo de ĉiuj homaj rajtoj, kiel tiuj estas priskribitaj en la Deklaracio de Homaj Rajtoj.

 

    Ni, esperantistoj, kiuj ja ĉeestas en la plimulto de la ŝtatoj de la mondo, estu inter la unuaj raportantoj al UN pri niaj informadoj, agadoj, festadoj okaze de tiu Tago, kies temo memorigas pri gravaj antaŭkondiĉoj de homa kunvivado.

 

    Esperantlingva simbolbildo de la Tago estis kreita laŭ la modelo kaj indikoj de UN. Ĝi estas elŝutebla el la reto: http://uri.fi/TagoHomajRajtoj (20 cm-a) kaj http://uri.fi/TagoHomajRajtoj10cm (10 cm-a). Ne hezitu uzi ĝin en viaj retmesaĝoj, retejoj, blogoj (Facebook, Ipernity, kaj aliaj).

 

    Laŭbezone elŝutu la koncernan lingvoversion de la deklaracio ĉe jena adreso (ekzistas en pli ol 300 lingvoj): http://www.ohchr.org/EN/UDHR/Pages/SearchByLang.aspx

 

    Ankoraŭ eblas pretigi gazetaran komunikon nome de via landa asocio, en kiu eblas mencii ke ni esperantistoj interesiĝas pri la laboro de Unuiĝintaj Nacioj, pri Homaj Rajtoj ĝenerale, kaj speciale pri lingvaj rajtoj.

 

    Se vi informos surstrate, demandu al preterpasantoj, kiom el la homaj rajtoj ili konas kaj disdonu ekzempleron de informilo kun la deklaracio a ǔ kun retligoj.

 

    Pli da informoj ĉe: http://www.linguistic-rights.org/eventoj kaj en Facebook: http://www.facebook.com/unitednationshumanrights

 

Stefano Keller

estrarano de UEA pri eksteraj rilatoj

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

 

 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng