Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Traktado de klimata ŝanĝiĝo— senbedaŭra elekto de Ĉinio (II)
2011-12-12

de ZHAO JUN

 

    Malfacile atingita 19.1%

 

    Kang Yanbing veis, ke la problemoj kaj defioj estas ege grandaj. En la periodo de la Dekunua Kvinjara Plano en Ĉinio la energikonsumo por unuo da totala enlanda produktvaloro malaltiĝis je 19.1%, kaj Ĉinio per 6.6% da pojara altiĝo de energikonsumo subtenas la 11.2 % da meznombra porjara altiĝo de enlanda ekonomio. Tio ja estis malfacile atingita rezulto. Siatempe kiam evoluintaj landoj sin trovis en la sama ekonomia disvolva nivelo kiel evoluantaj landoj nun, ili povis senbride fari ellason, kaj ilia energikonsumo por unuo da totala enlanda produktvaloro estis altiĝinta, sed kiam venis vico por nia disvolvo, oni postulas, ke ni malaltigu la energikonsumon; aliflanke en la posta periodo de la Dekunua Kvinjara Plano (2006-2010) la energikonsumado estis en altiĝado, sed en la unuaj kvin jaroj ĝi je 19.1% malaltiĝis. Por atingi la rezulton la registaro ellaboris multajn politikojn. Ĉar Ĉinio ankoraŭ estas evoluanta lando kaj bezonas decidojn kaj direktadon de la registaro. Ekzemple pri forlaso de malavangardaj produktpovaj entreprenoj, iu gubernio nur havas unu cementan fabrikon, se oni ĝin fermas, de kie venas la mono por la gubernio, kiel solvi la problemojn pri la laboroj de la lokanoj. Pri tiuj kontraŭdiroj kvankam multaj homoj ne estas komprenemaj, tamen ili devas obei la aranĝon de la makrosturkturo. Pri tio certe troviĝas perdo, ekzemple iuj energiŝparaj produktaĵoj estas multekostaj, pro tio la lokanoj ne volas ilin aĉeti, tial la registaro subvencias por disvastigi la alt-efikajn lum-produktaĵojn, energiŝparajn klimatizilojn k.s. Per tiuj rimedoj oni akcelis la tekinkan progreson kaj merkatan disvolvon kaj altigis la konsciojn de la popolanoj pri energiŝparado. Krome en la periodo de la Dekunua Kvinjara Plano Ĉinio lanĉis kampanjon de energiŝparado en mil entreprenoj, kaj faris kontroladon kaj taksadon al la rezultoj kaj rimedoj de energiŝparado. Samtempe la centra registaro postulas, ke lokaj registaroj plifortigu la administradon de energiŝparado al la altkonsumaj entreprenoj, kaj la provinc-nivelaj registaroj respondecu pri la kontrolado kaj administrado de 100-200 entreprenoj. Kaj la entreprenoj devas subskribi la kontrakton kun la administrantoj, kaj la administrantoj devas premii la entreprenojn bone plenumintajn la celojn. Nun la registaro komencis severan kontroladon kaj ekzamenadon pri energiŝparado jam en la komenca investado de programoj, tio montras la firman decidon de la registaro.

 

    Kang Yanbing emfazis, ke redukti ellason de 1460 milionoj da tunoj da karbo estas granda sukceso, por tio la registaro, entreprenoj kaj la popolanoj, ĉiuj faris kontribuojn.

 

    Ekonomia transformo estas la ŝlosilo en la periodo de la Dekdua Kvinjara Plano

 


La blanka libro "Politikoj kaj agoj de Ĉinio pri traktado de klimata ŝanĝiĝo (2011)" 

 

    En la projekto de la Dekdua Kvinjara Plano en la blanka libro Ĉinio en dekunu flankoj akcelos la laborojn pri la traktado de klimata ŝanĝiĝo. Ĉu pli grandaj malfaliciloj estos en tio? Ĉu pli pezaj estos la taskoj?

 


Laboristoj instalas ventoenergian produktaparaton en Chengde, Hebei-provinco, norda Ĉinio. 

 

    Kang Yanbing opinias, ke en la periodo de la Dekdua Kvinjara Plano traktado de klimata ŝanĝiĝo alfrontos novajn defiojn. La periodo de la Dekdua Kvinjara Plano estas ŝlosila periodo de la ĉina ekonomia disvolvo, ĝi decidas la daŭrigeblan disvolvon kaj prosperiĝon de la ĉina nacio. El la vidpunkto de la ekonomia disvolvo, en la pasintaj jaroj la industria strukturo kaj disvolva modelo ankoraŭ ne estis kontentigaj kaj dependis de energi-altkonsumaj kaj altellasaj industrioj. En la periodo de la Dekunua Kvinjara Plano la difinita celo de energiŝparo plenumiĝis, en tio la teknika progreso ludis gravan rolon. Tamen en la Dekdua Kvinjara Plano tia efiko de tekniko malgrandiĝos, tial en tiu periodo ordigi la industrian strukturon, transformi la disvolvan manieron kaj realigi verdan disvolvon kun malalta karbono fariĝas la ŝlosila problemo. Ĉinio nun ĉefe per investado kaj eksportado akcelas la ekonomion, tio kaŭzas multajn problemojn. Senracie ĉasi la totalan enlandan produktvaloron kaj senelekte investi programojn kondukis al altaj energikonsumado kaj ellaso kaj superfluo de produktpovo. En la eksportado, nun la produkto de kelkcent specoj da materialoj kaj finaparatoj de Ĉinio okupas pli ol duonon de la produktokvanto de la mondo, tamen tia modelo ne havas daŭripovon, ĉar estas neeble du- aŭ tri-obligi ĝin sur tia granda bazo en la sekvaj jaroj. Tial estas necese transformi la disvolvan manieron, inkluzive de plibonigado, regulado de industira strukturo, iri la vojon de disvolvo kun altaj scienc-tekniko kaj aldona valoro, malaltaj energikonsumo, polucio kaj ellasado kaj disvolvi strategiajn, nov-tipajn industriojn kaj modernan serv-komercon por krei novan ekonomian kreskon. Kang Yanbing diris, ke tio, el vidpuntoj de disvolvo de la ekonomio kaj socio kaj la energiŝparo, estas tre grava en la periodo de la Dekdua Kvinjara Plano.

 

    Kiel realiĝu verda kaj malaltkarbona ekonomio? Tio dependos de la alta scienctekniko. Kang Yanbing faris enketon kaj esploron en krimatizila kompanio Yuanda, kie granda kvanto da kupraj tuboj uzitaj en la produktaĵoj venas el Japanio, kiu aĉetis de Ĉinio kupron kaj vendis al Ĉinio la prilaboritaĵojn kun kelkdekoble pli granda aldona valoro. En tio ni elspezis la konsumon en riĉfonto kaj polucion al la medio, kaj ili forprenas la profiton. Tial ni nepre devas krei novajn teknikojn, kiuj ne havas interligojn kun teknikoj de energiŝparo kaj novaj resursoj, sed devas altigi la aldonan valoron de produktaĵoj kaj transformi la industrian strukturon. Nun la ĉina industria strukturo igis ĝin fabriko de la mondo, tian situacion oni devas ŝanĝi. Ĉinio devas fariĝi scienteknika parko de la mondo. La laborraporto de la ĉina ĉefministo elmetis, ke en la periodo de la Dekdua Kvinjara Plano la ŝtato devas reguligi strukturon, transformi ekonomian disvolvon kaj profitigi la popolanojn, kaj la problemoj pri energio kaj klimata ŝanĝiĝo estas ĝiaj limigaj baroj. Ĝuste por solvi la problemojn oni devas reguligi la strukturon kaj transformi la disvolvan manieron.

 

Redaktoroj: Zhao Xi k Chen Ji

 

 

 

 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng