Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Denove malfermiĝis al navigado la internacia akvovojo sur Mekongo
2011-12-12

 
Delegitoj el Ĉinio, Laoso, Birmo kaj Tajlando en la refunkcia ceremonio de la akvovojo sur Mekongo
 

Ĉinaj policanoj sin preparas por ekirado.  

 

    La 10-an de decembro la unua patrola floto el Ĉinio, Laoso, Birmo kaj Tajlando al Mekongo ekveturis de la haveno Guanlei, samtempe ekiris 10 ĉinaj kargoŝipoj. Tio signifas la tutflankan refunkcion de tiu internacia akvovojo sur Mekongo post la akcidento en la 5-a de oktobro, en kiu du ĉinaj kargŝipoj estis atakitaj de armitaj personoj en mekongaj akvoj, 13 ĉinaj ŝipistoj mortis. Post tio por konservi la sekurecon de ŝipistoj paŭzis la transportado sur la rivero.

 

    La akvovojo sur Mekongo lanĉita en 2001 estas grava akvovojo interliganta ekonomiajn kunlaborojn de Ĉinio, Kamboĝo, Vjetnamio, Laoso, Birmo k. a., kaj estas ankaŭ unu el la gravaj trapasejoj inter Ĉinio kaj libera komerca regiono de la Asocio de Sudorientaj Aziaj Landoj.

 

    La ministro-nivela kunveno pri kuna patrolado inter Ĉinio, Laoso, Birmo kaj Tajlando okazinta inter la 25-a kaj la 26-a de novembro decidis, ke ekde la mezo de decembro la kvar landoj komencas kunan patroladon en la mekonga baseno.

 

Redaktoroj: Zhao Xi k Chen Ji

 

 

 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng