Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Senbedaŭra elekto de Ĉinio (III)
2011-12-13

de ZHAO JUN

 

    Malaltkarbona vivmaniero

 

    La fina elekto estas verda kaj malaltkarbona vivmaniero. Tamen tio por Ĉinio estas pli malfacila. Iuj malgrandaj landoj kun miliono da loĝantoj povas kontentigi la postuladon de elektro per starigo de unu hidroelektra centralo. Tamen Ĉinio estas granda lando kun granda nombro da loĝantoj. Danke al la giganta investo de la registaro rapide disvolviĝas renovigeblaj energifontoj, tamen ilia proporcio restas malgranda en la energikonsumo. La postulado de Ĉinio pri energifontoj estas tro granda kaj kreskas tro rapide, sed la rezervo de naturgaso kaj petrolo estas limigita, tial Ĉinio devas preni karbon por ŝtopi la breĉon.

 

    La uzado de karbo kaŭzas poluegon kaj la brulefikeco de karbo estas malalta. Por kontentigi la kreskantan postuladon, multaj karbminejoj malkonvene intensigis la ekspluaton, kio rezultigis multajn akcidentojn. Tial oni devas realigi rapidan disvolviĝon de la ekonomio kaj socio per minimuma energikonsumo.

 

    Krome, laŭ opinio de Kang, teknika progreso estas ŝlosila kaj grave estas ankaŭ racie gvidi la konsumon de popol-amasoj en la periodo de la 12a Kvinjara Plano. Oni devas racie eksciti la enlandan konsumon. Kion kaj kiom oni bezonas, tion kaj tiom fabrikoj produktas. Ĉu la bezonataj produktaĵoj estas raciaj? Tio koncernas la konsuman manieron.

 


Infana pentraĵo pri malaltkarbona vivmaniero 

 

    Ĉu oni havu loĝejon de 30 kvadrataj metroj aŭ de 100 kvadrataj metroj? Ĉu ĉiu familio bezonas unu aŭton aŭ ĉiu familiano havu unu aŭton? Tio rilatas al propra prefero. Ni devas esplori kiel konduki la konsumadon per politiko kaj limigi konsumadon per altigo de la kosto, por ke nia vivo estu kaj komforta kaj ŝparema. Tio estas tre grava.

 

    Esploro pri merkata mekanismo

 

    Dum la periodo de la 12a Kvinjara Plano, oni devas pli multe esplori merkatan mekanismon, kaj tion forte esperas Kang. Ekzemple karbon-negoco dependas de la divido de karbon-ellasa kvanto. Ŝpar-normo jam publikiĝis, kaj baldaŭ oni vidos la malaltkarbonan celon, unu el la enhavoj de la 12a Kvinjara Plano. La Ŝtata Komisiono de Disvolvo kaj Reformo, inkluzive de la instituto, en kiu laboras Kang, ellaboras la projekton. Ĉiuj provincoj havas siajn proprajn taskojn.

 

    Entreprenoj devas plenumi sian taskon en la venontaj kvin jaroj. Tiuj kun rilative granda energikonsumo, eĉ komercaj sektoroj, devos plenumi sian taskon de energiŝparado. Por efektivigi tion, antaŭ ĉio oni devas difini respondeculon por la karbon-negoco. Se la normoj de karbon-ellaso kaj energikonsumo povus konvertiĝi al mono, tio povus akceli restrukturadon de industrio kaj energifonto kaj disvolviĝon de malaltkarbona tekniko.

 

    Entreprenoj aŭ pagu por sia supernorma ellaso, aŭ ŝanĝu la disvolvan manieron, aŭ ŝparu energion, aŭ uzu purecan energion, tio dependas de la merkata mekanismo. Nunaj provoj de karbon-negoco estas preludo de la oficiala komenciĝo.

 

    Menciinda estas alia novaĵo. Temas pri energi-administra kompanio. Tiaj kompanioj investas al reformado de entreprenoj por altigi la energiŝparan efikecon, kaj iliaj profitoj venas el la energiŝparo. La registaro jam lanĉis ĉi-rilatan politikon por disvolvi tiun servon kiel novan sektoron.

 

    Senbedaŭra elekto

 

    Parolante pri energiŝparo kaj klimata ŝanĝiĝo, Kang montriĝis tre vigla kaj emociiĝa. Kiam mi demandis lin pri perspektivo de la Durbana Konferenco, li respondis, ke sen partopreno li ne aŭdacas prognozi. Tamen li opinias, ke la konferenco, sukcesa aŭ ne, ne influas la traktadon de Ĉinio kontraŭ klimata ŝanĝiĝo, ĉar tio estas senbedaŭra elekto por Ĉinio.

 

    Mi estis kortuŝita de la respondo, kaj demandis pri lia ĉiutaga laboro. Kang diris, ke termologio estas lia studita fako en Universitato Qinghua. Li laboris pli ol dek jarojn pri la traktado de klimata ŝanĝiĝo. Komence li okupis sin pri energiŝparado, kaj de la lastaj kelkaj jaroj pri malaltkarbona studo. Unuvorte, li ĉiam laboras en tiu kampo. La komenca entuziasmo jam ŝanĝiĝis en mision kaj respondecon.

 

    Li estas okupita kaj ofte faras ekstran laboron. Iam li estis malkontenta pri sia malalta salajro kompare kun tiuj laborantoj en evoluintaj landoj. Post pripenso li kvietiĝis, ĉar li konsciis, ke li estas en evoluanta lando, kaj li devas pli multe penadi.

 


Blua ĉielo en Pekino 

 

    Fakte li havas ŝancojn reelekti sian laboron, tamen li konscias, ke traktado de klimata ŝanĝiĝo estas signifoplena por la kontinuigebla disvolviĝo de la ĉina ekonomio. Li elkore amas sian okupon, kaj esperas, ke la tero fariĝos pli verda kaj la ĉielo pli blua pro lia laboro.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng