2011-12-13
Posttagmeze de la 10-a de decembro okazis en la sidejo de la Xi'an-a Esperanto-Asocio kunsido por festi la 152-an naskiĝtagon de Zamenhof. En la kunsido partoprenis brazila esperantisto Aldreno Speck, kiu laboras en la asocio, kaj ĉinaj esperantistoj el la provincoj Fujian, Gansu, Shanxi, la urboj Xi'an, Xianyang, Tongchuan kaj Yangling, kaj Qian-gubernio de Shaanxi-provinco.
La kunsidon prezidis Yuan Yongming, ĝenerala sekretario de la Xi'an-a Esperanto-Asocio. Li Li, vicprezidanto de la asocio, faris raporton pri Zamenhof kaj pri evoluo de la Xi'an-a Esperanto-Asocio. Yuan Yongming faris raporton pri laboroj de la asocio en 2011. Li Xiaozhong, asistanta ĝenerala sekretario de la asocio konigis laborojn de la oficejo de la asocio en 2011. Jadobela, laborantino de la asocio, prezentis aktivadojn per konversacia softvaro QQ de la membroj de la asocio kaj vendadon de E-libroj. Wang Tianyi, prezidanto de la asocio faris resuman parolon. Esperantisto el Qian-gubernio Miaohui konigis instruadon de Esperanto en la templo Tiefo. Parolis ankaǔ Aldreno Speck. Krome ĉeestantoj interŝanĝis opiniojn pri religio, disvolviĝo de E-movado, Esperantaj komerco, kaj instruado.
Post la kunsido la ĉeestantoj kune vespermanĝis kaj toste deziras, ke Esperanto havu pli bonan perspektivon en la venonta jaro.
Matene de la 11-a de decembro Wang Tianyi, Aldreno Speck, Miaohui kaj aliaj esperantistoj refoje kolektiĝis en la oficejo de la asocio por diskuti pri rilataj planoj.
(Raportis Jadobela el Xi'an)
Redaktoro: Niu Xueqin
|