2011-12-13
 Vizito en la biblioteko Qian Xuesen |
La 11an de decembro malfermiĝis la biblioteko Qian Xuesen en Jiaotong-Universitato en la distrikto Xuhui de Ŝanhajo omaĝe al la 100a datreveno de la naskiĝo de Qian Xuesen, elstara sciencisto kaj fondinto de ĉina spaciala teknologio. La biblioteko kun la konstrua areo de 9300 kvadrataj metroj kaj planka areo de 3000 kvadrataj metroj konservas 84 mil dokumentojn, materialojn kaj objektojn, kaj estas la plej kompleta konservejo de dokumentoj de Qian Xuesen en Ĉinio.
Qian Xuesen estas ankaŭ la triageneracia flagotenanto de aerodinamiko kaj fondinto de inĝenieria cibernetiko. Li kaj lia instruisto Theodore von Kármán fariĝis plej elstaraj fakuloj de la spaciala kampo jam en la 1940-aj jaroj.
(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)
|