Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Alt-nivela Forumo por Memori la 10-jariĝon de Aliĝo de Ĉinio al MKO okazis en Pekino
2011-12-13


Ĉina prezidanto Hu Jintao parolas en la forumo. 
 

Ĉina prezidanto Hu Jintao kaj honoraj gastoj eniras en la kunvenejon. 

 

    La 11-an de decembro okazis en Pekino Alt-nivela Forumo por Memori la 10- jariĝon de Aliĝo de Ĉinio al la Momda Komerca Organizo, en ĝi ĉina prezidanto Hu Jintao faris parolon.

 

    Hu Jintao diris, ke en ĉi tiu tago antaŭ dek jaroj Ĉinio oficiale fariĝis membro de la Monda Komerca Organzio. Siatempe tio estas grava afero en la irado de la reformado kaj pordmalfermo de Ĉinio, kaj markis novan periodon de malferma Ĉinio. Aliĝo al MKO estas grava strategia decido de Ĉinio surbaze de tutflanka analizo al en- kaj ekster-landa situacio kaj cele al akcelado de reformado, pordmalfermo kaj socialisma modernigo. Post aliĝo al MKO Ĉinio insistas pri protekto de siaj rajtoj kaj plemumado de siaj devoj, realigo de la kunligado de memdisvolviĝo kaj komuna disvolvo kun la mondo. En tiuj jaroj Ĉinio klopodas por transformi la defiojn en ŝancojn, kaj en pli vasta sfero sur pli alta nivelo partoprenis internaciajn ekonomiajn kunlaborojn kaj konkurencojn, ĝi forte disvolvis la malferman ekonomion, donis impulson al la rimarkindaj ŝanĝiĝoj de la rilatoj inter Ĉinio kaj la mondo. La praktikado montras, ke la aliĝo de Ĉinio al MKO disvastigis ĝian malfermon kaj profitigis 1.3 miliardojn da ĉinoj kaj aliaj popoloj de diversaj landoj. La disvolvo de Ĉinio estas paca, malferma, kunlabora kaj reciproke profitiga, kaj montras al la mondo ĝiajn viglan vivecon kaj grandan potencialon.

 

    La forumon kun la temo "Vizaĝe al malferma strategio de Ĉinio" partoprenis pli ol 400 personoj inkluzive de direktoroj de koncernaj internaciaj organizoj, reprezentantoj de entreprenistoj ĉinaj kaj alilandaj kaj alilandaj diplomatoj en Ĉinio.

 

Redaktoroj: Zhao Xi k Chen Ji

 

 

 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng