2011-12-14
 Brilaj kandeloj memore al la viktimoj en Nankina Masakro far japanaj agresantoj |
|
 Japanaj amikoj preĝas por la viktimoj en Nankina Masakro far japanaj agresantoj. |
Vespere de la 12-a de decembro okazis preĝa ceremonio por funebri pri 300 mil viktimoj en la Nankina Masakaro far japanaj agresantoj. Amikoj koreaj, japanaj kaj alilandaj, nankinaj civitantoj, studentoj kaj ĉinaj kaj japanaj monaĥoj ĉeestis la aktivadon per briligo de 3 mil ruĝaj kandeloj.
La 13-an de decembro, 1937, japanaj agresantaj trupoj okupis Nankinon, kaj en la sekva pli ol unu monato ili masakris pli ol 300 mil ĉinajn popolanojn kaj senarmitajn soldatojn, kaj per tio faris la teruregan masakron en Nankino. La sama tago de la kuranta jaro estas la 74-a datreveno de la masakro. Estis la 3-a preĝa ceremonio de post la jaro 2009, memore al la viktimoj en la Nakina Masakro far japanaj agresantoj.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong
|