Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinio kunlaboros kun evoluantaj landoj en kvar flankoj pri traktado de klimata ŝanĝiĝo
2011-12-14

de SHAO HAIJUN

 


Xie Zhenhua (maldektre) en la gazetara konferenco  

 

    En la kunveno pri sud-suda kunlaboro en traktado de klimata ŝanĝiĝo okazinta en la "Ĉina Pavilono", estro de la ĉina delegacio Xie Zhenhua diris, ke en sekvaj jaroj la ĉina registaro kunlaboros kun aliaj evoluantaj landoj en jenaj kvar flankoj pri traktado de klimata ŝanĝiĝo.

 

    Unue, konstrui bazajn instalaĵojn por adaptiĝi al klimata ŝanĝiĝo. Ĉinio helpos aliajn evoluantajn landojn forte influatajn de klimataj katastrofoj por starigi klimatan prognozan sistemon, konstrui meteostaciojn, kaj altigi iliajn kapablojn pri prognozo kaj antaŭavertado. Due, disvastigi teknikojn pri adaptiĝo al klimataj ŝanĝiĝoj. Ĉinio pere de siaj agrikultur-teknik-demonstraj centroj liveros al koncernaj evoluantaj landoj teknikojn pri sekeco-regado kaj akvoŝparado kaj protektado de biodiverseco, teknikojn pri daŭrigebla entreprenado de arbaro kaj kontrolado de la leviĝo de marnivelo. Trie, disvastigi la teknikojn pri energiŝparado kaj uzado de produktaĵoj de renovigeblaj resursoj. Ĉinio disvastigos kaj donacos akvo- kaj energio-ŝparajn produktaĵojn kaj instalaĵojn, faros demontradojn pri teknikoj de energiŝparo, monhelpos por konstrui hidroelektrejojn kaj sunenergiajn programojn, helpos iujn insulajn landojn evoluantajn konstrui necesajn rub-traktejojn. Kvare, daŭre disvolvi la kapablo-fortigan projekton en evoluantaj landoj. En sekvaj tri jaroj, Ĉinio lanĉos serion da aktivadoj por kulturi por la evoluantaj landoj totale 1000 oficistojn kaj teknikistojn en la kampo de traktado de klimata ŝanĝiĝo.

 

    De 2005 ĝis julio de 2011 Ĉinio totale plenumis 121 programojn helpantajn al aliaj landoj por trakti klimatan ŝanĝiĝon, aliaj 41 projektoj estas en plenumado, krom tio finiĝis 93 kulturaj programoj, kiuj kulturis kaj trejnis 2700 laborantojn por la kampo de traktado de klimata ŝanĝiĝo.

 

    Xie Zhenhua diris, ke Ĉinio plifortigos la kunlaborojn kun aliaj evoluantoj landoj, kaj plifortigos la komunikadon kaj kunordigadon kun diversaj flankoj por ke la Durbana Konferenco havu pozitivajn rezultojn.

 

Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji

 
La du-voluma Esperanta versio de Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento kun formato 14cm x 21cm. kaj 1248 p., havas 100 ĉapitrojn. Prezo: 98 eŭroj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo




















Harmonio Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng