2011-12-15 La Shandong-a Esperanta Junulara Organizo (SEJO) fondiĝis en la Zaozhuang-a Universitato. S-ro Semio, vicprezidanto de la Shandong-a Esperanto-Asocio (SEA), prezidis la ceremonion, s-ro Hu Xiaoling, profesoro kaj direktoro de la Zaozhuang-a Universitato, gastigis ĉiujn partoprenantojn kaj s-ro Gao Qingxi, estrarano de la universitato, faris bonvenigan parolon en la ceremonio kaj s-ro Zhang Yan estis elektita kiel prezidanto de la organizo.
La ceremonion ĉeestis pli ol 50 junaj esperantistoj, samideanoj el Linyi, Zaozhuang kaj tiuj el Jinan, ĉefurbo de la provinco Shandong en orienta Ĉinio.
(Kontribuo de Sun Mingxiao el Shangdong, Ĉinio)
Redaktoro: Wang Lihua
 Partoprenantoj de la ceremonio |
|
 En la ceremonio |
|
 La Dua Aglido-Agado komencita tuj post la ceremonio |
|
 S-rino Wei Minghui, delegito de SEA, kaj s-ro Gao Qingxi, estrarano de la Zaozhuang-a Universitato, donas verdstelan flagon de SEJO. |
|
 S-rino Zhang Yan (Hirundo) estis elektita kiel prezidantino de SEJO. |
|
 S-rino Wei Minghui, delegito de SEA, kaj s-ro Gao Qingxi, estrarano de la Zaozhuang-a Universitato, donas la tabulon de SEJO. |
|