2011-12-15
 Aprile de 2010 Cao Keli, profesoro de la Pekina Hospitalo sub la Unia Medicina Kolegio ekzamenis aŭdopovon de infanoj el malriĉaj familioj en Xinjiang. |
La 13-an de decembro laŭ informo el la Ĉina Ministerio de Sano la ĉina centra financo, inter 2012 kaj 2015, asignos specialan subvencion por monhelpi al 16 mil surdaj infanoj el malaltenspezaj familioj enplantadon de artefarita kokleo kaj plenumadon de ilia postoperacia trejnado.
Fakte, de 2009 ĝis 2011 por helpi kaj resanigi tiujn infanojn, kiuj suferas seriozan kaj grave seriozan surdecon tamen ne kapablas pagi la kostojn de enplantado de artefarita kokleo kaj tiujn de rilataj resanigoj, la centra financo starigis fonduson por la Programo pri Enplanto de Artefarita Kokleo por Surdaj Infanoj de la Ĉina Federacio de Handikapuloj. En la pasintaj tri jaroj la fonduso helpis al 1500 surdaj infanoj enplanti artefaritan kokleon kaj liveris al ili postoperacian resanigan sumon.
La Ĉina Ministro de Sano kaj la Ĉina Federacio de Handikapuloj kune difinis 27 hospitalojn kiel kvalifikitaj hospitaloj, inkluzive de la Pekina Hospitalo sub la Unia Medicina Kolegio. Ĝis nun glate plenumiĝis la tasko de la tri-jara programo. Estas kredeble, ke la nove lanĉita programo inter 2012 kaj 2015 profitigos pli da suferantoj.
Redaktoroj: Zhao Xi k Chen Ji
|