Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Reciproka profito kaj kuna gajno inter Ĉinio kaj Afriko (I)
2011-12-16

de YAO GUIMEI

 

    En la lastaj jaroj plistriktiĝas ekonomiaj kaj komercaj kunlaboroj inter Ĉinio kaj Afriko, kaj tio maltrankviligas evoluintajn landojn, ĉar ili timas, ke iliaj profitoj en Afriko estos damaĝitaj, tial ili fabrikas absurdaĵojn "Ĉinio forrabas resursojn el Afriko", kaj "Ĉinio plenumas novan koloniismon en Afriko" por ataki la rilatojn inter Ĉinio kaj Afriko.Tamen la fakto de ekonomiaj kaj komercaj kunlaboroj inter Ĉinio kaj Afriko mem kaj voĉoj el Afriko rompis tiujn absurdajn diraĵojn.

 

    Ĉinio ne praktikas koloniismon en Afriko

 


Ĉin-Afrika Kunlabora Forumo en Pekino, 2006 

 

    Same kiel 53 afrikaj landoj Ĉinio restas evoluanta kaj travivis similan suferon en sia historio. Ĝi havas freŝan memoron pri koloniismo, t.e. armita invado al alies teritorio, superregado de suvereneco de kolonioj kaj monopoligado de ilia ekonomio. Sed la rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko baziĝas sur la principo de egaleca kunlaboro, neinterveno en alies internajn aferojn kaj nestrebado por privilegio, kiun Ĉinio delonge sekvas. Ŝtatestroj de Zambio, Ganao kaj Sudano emfazis, ke "Ĉinio havas nenian politikan ambicion en Afriko kaj neniam intervenas en internajn aferojn de afrikaj landoj." Kenja eksministro pri eksterlandaj aferoj diris, ke la evoluintaj landoj helpis Afrikon kun aldonaj kondiĉoj, kaj ofte sankciis kontraŭ Afriko je preteksto de la homaj rajtoj kaj konvena regado. Male la rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko restas en respekto, egaleco kaj reciproka profito.

 

    La ekonomiaj kaj komercaj kunlaboroj inter Ĉinio kaj afrikaj landoj estas normalaj kaj havas neniun rilaton kun koloniismo. Ekzemple, profidante de sia monopola pozicio en la internacia komerco, evoluintaj landoj vendas al ekonomie subevoluintaj landoj de ili monopoligitajn industriajn produktaĵojn je alta prezo kaj monopole aĉetas iliajn agrikulturajn produktaĵojn, minaĵojn kaj krudaĵojn je malalta prezo. El la neegala preza tondil-diferenco ili gajnas gigantan profiton. Lastatempe la eksterlanda komerco de Ĉinio estas en tia stato: "kion Ĉinio eksportas, ties prezo malaltiĝas; kion Ĉinio importas, ties prezo altiĝas". Tio indikas, ke la profita spaco de Ĉinio en internaciaj negocoj estas kunpremita. Ĉinio ne nur ne praktikas koloniismon, male, same kiel afrikaj landoj, ĝi ne povas sin liberigi el ekspluatado de malkonvena kaj maljusta internacia ekonomia ordo gvidata de la okcidentaj landoj. Estas sensenca la kritiko, ke Ĉinio ŝanĝas siajn produktaĵojn kontraŭ krudaĵoj de afrikaj landoj. Fakte la okcidentaj landoj estas la plej grandaj profitantoj de la internacia ekonomia ordo. La kaŭzo, ke ili kritikas Ĉinion, kuŝas en tio, ke Ĉinio tuŝas ilian "ekskluzivan" spacon (profiton) en Afriko. Niĝeria aŭskultanto de Ĉina Radio Internacia retpoŝte komentis, ke la aserto de la okcidentaj landoj, ke Ĉinio plenumas novan koloniismon en Afriko, estas ĵaluzo kaj antaŭjuĝo pri kunlaboro de Ĉinio kun afrikaj landoj, pri ĝia malavara livero de teknikoj al Afriko kaj helpo al afrikaj landoj por rompi katenon de ekspluato kaj malegaleco altruditan de la okcidentaj landoj.

 

    Plenampleksaj kunlaboroj

 


Ĉina medicina teamo senpage operacias blindulojn en Zimbabvo kaj Malavio. 

 

    Ekonomiaj kaj komercaj kunlaboroj inter Ĉinio kaj Afriko tendencas al plenampleksa kaj multtavola disvolvigo kaj tute ne estas tiaj kiel distrompetis de okcidentaj amaskomunikiloj, ke "Ĉinio fiksas sian atenton nur sur petrolo kaj resursoj en Afriko".

 

    Estas konate, ke greno estas grava al Afriko. Por solvi la problemon de grenmanko, la ĉina registaro liveras multajn helpojn al la afrika agrikulturo kaj instigas ĉinajn entreprenojn investi al la afrika agrikulturo por helpi Afrikon altigi la agrikulturan produktkapablon. Ĝis la fino de la jaro 2008 ĉinaj entreprenoj starigis 72 agrikulturajn kompaniojn en Afriko kun 134 milionoj da usonaj dolaroj da rekta investo. En marto 2010 la ĉina komunikila kompanio ZTE estis rajtigita de la sudana registaro kulturi maizon kaj tritikon sur 10 mil haktaroj da agroj, kaj tiel ĝi ekpartoprenis en la agrikultura prosperiga plano de Sudano. Rimarkinde estas, ke ĉinaj entreprenoj investas al la afrika agrikulturo kun la celo solvi la problemon de grenmanko en Afriko, sed ne kiel iuj landoj, kiuj investas en Afriko kun la celo aŭ ŝpari sian propran akvon kaj teron aŭ multe kreskigi biofuelajn plantaĵojn sur afrika tero.

 

    Ĉinio kunlaboras ne nur kun Sudano, Angolo kaj Zambio riĉaj je energifontoj kaj resursoj, sed ankaŭ kun aliaj afrikaj landoj. Ekzemple la ĉina registaro kontinue donas grandan helpon al Etiopio neabunda je resursoj. Rapide kreskis la ĉina investo en Etiopio kaj estas konstruata industria parko kun la investo de pli ol 400 milionoj da usonaj dolaroj por entreprenoj pri metalurgio, konstru-materialoj kaj maŝinfabrikado. Same ankaŭ en resurso-limigita Malio Ĉinio helpis starigi la unuajn industriajn entreprenojn, inkluzive tiujn pri tabako, alumeto, teo, medikamento, sukero kaj prestinkturado, kaj konstrui multajn instalaĵojn en la ĉefurbo kaj aliaj lokoj. De post la establiĝo de la diplomataj rilatoj inter Ĉinio kaj Malio, Ĉinio ĉiujare sendis al Malio medicinan teamon kaj liveris ŝancojn kulturi kaj trejni fakulojn por la lando en Ĉinio.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

 

 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng