Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Miloj da gruoj vintrumas ĉe Poyang-lago
2011-12-16

 
Blankaj gruoj ĉe Poyang-lago

 

    La 12an de decembro informis administracio pri protektado de migrantaj birdoj en Jiangxi-provinco, Ĉinio, ke monitor-stacioj de naŭ lagoj en la naturparko de Poyang-lago observis, ke miloj da gruoj vintrumas en marĉejo de la lago, nomata "lando de gruoj".

 

    La ŝtatnivela naturparko de Poyang-lago estas grava internacia biodiverseca marĉejo kaj plej granda vintrumejo en Azio por migrantaj birdoj. En la rezervejo vivas 310 specoj de birdoj. El ili 11 specoj apartenas al la unuaklasa kategorio sub la ŝtata protekto: blanka gruo (Grus leucogeranus), blankkapa gruo (Grus monacha), orienta cikonio (Ciconia boyciana), nigra gruo, ĉina mergo (Mergus squamatus), granda orido (Otis tarda), kaj la ceteraj 40 specoj apartenas al la duaklasa kategorio sub la ŝtata protekto: tundra cigno (Cygnus columbianus), blank-nuka gruo (Grus vipio), ordinara gruo (Grus grus), cigna ansero (Anser cygnoides), kaj eŭrazia plataleo (Platalea leucorodia). Nun tie travintrumas pli ol 3 mil diversspecaj gruoj.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng