2011-12-16
 La Pekina Internacia Kinejo UME |
La 13-an de decembro la kina sistemo Diĝita Maksimumo (DMAS) esplorita kaj fabrikita de Ĉinio montriĝis al la publiko en la Pekina Internacia Kinejo UME en Shuangjing. Ĝi kun longeco de 20 metroj kaj larĝeco de 12 metroj povas projekcii dudimensian kaj tridimensian filmojn
La sistemo estis ekspluatita de la Ĉina Filma Teknikologia Instituto kaj la Ĉina Filma Limigita Kompanio.
Yang Xuepei, direktoro de la Ĉina Filma Teknikologia Instituto diris, ke oni nun plenumis la esploradon de kerna tekniko pri la tuta procezo de produktado ĝis la bilda plibonigo de grandekranaj filmoj, kaj finiĝis la renovigo de la projekcia sistemo. Ĉinio posedas intelektan proprieton de la kerna tekniko de la sistemo kaj tiun de ties ŝlosila tekniko. La sukceso de la ekspluatado kaj aplikado de DMAS markis la altigon de filma kvalito kaj samtempe antaŭenpuŝas en Ĉinio la esploradon kaj ekspluatadon de instalaĵoj de diĝitaj filmoj kaj ĝian aplikadon.
Redaktoroj: Zhao Xi k Chen Ji
|