Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Koreaj "konsolistinoj" postulas justecon por la 1000-a fojo
2011-12-16


Koreanoj kunvenas ĉiumerkrede por postuli de Japanio bedaŭresprimojn kaj kompensojn antaŭ la ambasadorejo de Japanio en Sud-Koreio. 
 

Iamaj "konsolistinoj" kun la statuo memora al la paco antaŭ la ambasadorejo de Japanio en Sud-Koreio. 

 

    La 14-an de decembro antaŭ la ambasadorejo de Japanio en Sud-Koreio, civitanoj de Seulo konstruis statuon memoran al la paco, kaj kontraŭis por la 1000-a fojo la japanan armeon, kiu devigis koreajn virinojn liveri seksan servon al japanaj armeanoj, kaj postulis de Japanio bedaŭresprimojn kaj kompensojn.

 

    Ekde januaro de la jaro 1992, la korea komisiono de "konsolistinoj" kunvenas en ĉiu merkredo antaŭ la ambasadorejo de Japanio en Sud-Koreio por postuli de Japanio bedaŭresprimojn kaj kompensojn. Ili postulas ankaŭ, ke Japanio punu koncernajn armeanojn kaj enskribu la fakton de "konsolistinoj" en la lernolibrojn pri la japana historio.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng