2011-12-19
 La grotaro Mogao en Dunhuang |
La 18-an de decembro finiĝis la projekto de sablobridado ĉe pinto de krutaĵoj de la grotaro Mogao por protekti la tieajn statuojn kaj murpentraĵojn kiel monda kultura heredaĵo kontra ǔ sabla vento. La grotaro Mogao situas en Dunhuang de Gansu-provinco, nordokcidenta Ĉinio. La ǔ monitoro, la praktikado de la projekto reduktis sablan venton ĉirka ǔ la grotaro Mogao je 70%.
En la lastaj kelkaj jaroj la instituto en Dunhuang plenumis serion da projektoj por protekti la grotaron Mogao kaj reguligi la ĉirka ǔan medion. Per kio oni ne nur riparis murpentraĵojn en la grotaro kun gravaj historiaj informoj kaj grandaj valoroj, sed anka ǔ reduktis korodojn de sabla vento al la murpentraĵoj kaj statuoj. Ĉirka ǔ la grotaro Mogao formiĝis sinteza sablopreventa kaj sablobrida sistemo.
En 2008 la ĉina registaro asignis 261 milionojn da juanoj por plej granda protekta projekto de la grotaro Mogao en Dunhuang en la historio.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin
|