2011-12-19
 La lastaj usonaj trupoj pretaj retiri sin el Irako |
|
 Kirasaj aŭtoj de la usonaj trupoj |
La 18-an de decembro laŭ la iraka tempo retiriĝis el Irako la lastaj usonaj trupoj konsistantaj el ĉirkaŭ 110 kirasaj aŭtoj kaj 500 militistoj. Tiutagan matenon ili ekveturis de sia sidejo en Nasiriyah, suda Irako, eniris en Kuvajtion, kaj poste revenos al Usono. La retiriĝo markis, ke oficiale finiĝis la preskaŭ naŭjara milito inter Usono kaj Irako.
la iraka milito komenciĝis de marto en 2003, kiam usona tiatempa prezidento George W. Bush sendis aviadilojn bombi Bagadon kun la preteksto ke ekzistis en Irako armiloj de amasa detruo. Dum la naŭjara milito, la regpotenco de Saddam Hussein estis renversita kaj mortis dekmiloj da soldatoj irakaj kaj 4500 usonaj. Usono elspezis monon de cent bilionoj da usonaj dolaroj en la milito kaj kaŭzis plendon de la usona popolo, 75 % el kiu subtenis retiriĝon de la armeo el Irako.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong
|