2011-12-19
Posttagmeze de la 17a de decembro 2011 en urbo Baotou E-Asocio de la Scienc-Teknika Universitato de Interna Mongolio (EASUIM) okazigis kunsidon por memorigi la 152an datrevenon de la naskiĝo de doktoro L. L. Zamenhof. Partoprenis la kunsidon ĉirkaŭ 30 studentoj kaj lokaj esperantistoj.
Unue sinjorino Chen Ping, prezidanto de Baotou-a Esperanto-Asocio faris prelegon pri la vivo de L. L. Zamenhof. Sekve sinjoro Liu Baoguo, gvidanto de E-kursoj en la universitato, prelegis pri la evoluado kaj uzado de Esperanto. Trie sinjoro Chen Deen prezentis siajn spertojn en E-renkontiĝoj. Laste studentoj prezentis amuzajn programojn. Ili kantis, dancis kaj faris vort-ludojn. La amuzado allogis multajn ne-esperanto-kursanojn. Membroj de EASUIM koncize prezentis al tiuj ne-esperanto-kursanoj, kio estas Esperanto. Kelkaj el ili tuj havis intereson pri nia lingvo kaj volis lerni ĝin en nedeviga Esperanto-kurso en la venonta semestro por gajni studpoentojn.
Vespere oni bankedis, kaj kantis ĉine, esperante kaj angle en kantejo.
(Kontribuis Liu Baoguo)
Redaktoro: Liu Zijia
|