Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La 28-a scienca ekspedicio de Ĉinio al Antarkto metis sismografon en tiea maro
2011-12-19


Esplorantoj manipulas sur la ferdeko por meti la sismografon al la maro 

 

    La 17-an de decembro la 28-a scienca ekspedicio de Ĉinio al Antarkto sukcese metis la sismografon OBS en la marfundo de Prytz-golfo de la kontinento. Kan Guangming, unu el la agantoj de la programo, laboranto de la Unua Oceana Instituto sub la Ŝtata Oceana Administracio de Ĉinio, diris, ke la submara sismografo konsistas el sismomezurilo, registrilo kaj malhokilo. La sismomezurilo formita el sensoroj ludas rolon transformi la sismajn ondojn en elektronikajn signojn, tiujn signojn kolektas kaj konservas la registrilo.

 

    Esplorantoj per malhokilo reprenas la sismografon, kaj ellegis la datenojn el la registrilo por bone koni la sismojn en la ĉeftero de Antarkto kaj tiuj en ĝiaj najbaraj akvoj. La esploro estas utila al la konado al la antarktaj akvoj kaj ĝiaj profundaj geologia strukturo kaj evoluado. Tio estas unua fojo por Ĉinio meti sismografojn en la marfundo de Antarkto, laŭplane esplorantoj metos du tiajn aparatojn en tiu regiono.

 

Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji

 

 

 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng