2011-12-21
 Ma Zhaoxu intervjuata |
|
 Ambasadorejo de KPDR en Ĉinio en duonhiso de flago |
La 19-an de decembro Ma Zhaoxu, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, faris parolon pri forpaso de Kim Jong Il, plej alta gvidanto de la Korea Popol-Demokratia Respubliko (KPDR). Li diris, ke kun granda malĝojo Ĉinio informiĝis, ke forpasis Kim Jong Il, plej alta gvidanto de KPDR, Ĉinio esprimas profundan funebron al lia forpaso kaj sinceran kondolencon al la popolo de KPDR. Kim Jong Il estis granda gvidanto de la KPDR-a popolo kaj intima amiko de la ĉina popolo. Li faris gravan kontribuon por la socialismaj aferoj de KPDR kaj por antaǔenpuŝi la amikajn kunlaborajn rilatojn inter Ĉinio kaj KPDR. Ĉinio kredas, ke la KPDR-a popolo certe povos transformi malĝojon en forton kaj solidariĝi por daǔre antaǔenpuŝi la socialismajn aferojn de KPDR. Ĉinio kaj KPDR kune klopodos kaj daǔre faros pozitivajn kontribuojn por plifirmigi kaj disvolvi la tradiciajn amikecojn inter la du partioj, la du landoj kaj la du popoloj, kaj por konservi pacon kaj stabilecon de la korea duoninsulo kaj tiuj de siaj regionoj.
Laǔ rilata raporto, Kim Jong Il longtempe akceptis kuracadon pro malsanoj de koro kaj cerbaj angioj. La 17-an de decembro li subite suferis infarkton de miokardio en la trajno al inspekto, kaj forpasis tiutage je la 8-a horo kaj 30 minutoj laǔ la loka tempo.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin
|