2011-12-22
 Flaghisa ceremonio sur la placo Ora Lotuso |
La 20-an de decembro la registaro de la Makao-a Speciala Administra Regiono aranĝis sur la placo Ora Lotuso ceremonion de hiso de la nacia kaj regiona flagoj por celebri la 12-jaran datrevenon de la reveno de Makao al la patrolando.
La flaghisan ceremonion ĉeestis pli ol 300 homoj, inkluzive de Chui Sai On, ĉefo de la Makao-a Speciala Administra Regiono, Bai Zhijian, direktoro de la Interliga Oficejo de la Centra Registaro en Makao, Hu Zhengyue, speciala sendito de la Registara Oficejo de Specialaj Senditoj en Makao sub la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, Zhu Qingsheng, komandanto de la trupoj de liberiga armeo en Makao, ŝtatoficistoj el diversaj departementoj de la makao-a registaro kaj reprezentantoj el diversaj rondoj de la socio.
La 20-an de decembro 1999 je nul horo, la ĉina kaj portugala registaroj okazigis en la Makao-a Kultura Centro transdonan ceremonion de la potenco, per kiu la ĉina registaro reprenis la suverenecon de Makao, kaj Makao revenis al sia patrolando.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin
|