2011-12-22
 Kuracistoj kaj flegistoj transportas vunditojn en la ekzercado. |
La 19-an de decembro sur la Pacifika Oceano faris provan ekzercadon la hospitala ŝipo "Paca Arkeo" de la Ĉina Mararmeo, post plenumo de sia medicina servo "Harmonia misio -- 2011".
Dum la ekzercado, 18 soldatoj ŝajnigantaj grave-vunditojn estis transportitaj de la batalejo al la hospitala ŝipo. Oni faris ankaŭ ekzercadon pri sango-livero sur maro, urĝa savado en la kondiĉo, ke la ŝipo estis atakita, kaj urĝa evakuo de vunditoj.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong
|