Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Okazis en Pekino la Ĉina-Pola Ekonomia Forumo
2011-12-23


Inaŭguro de la Ĉina-Pola Ekonomia Forumo 

 

    La 21-an de decembro en Pekino inaŭguriĝis la Ĉina-Pola Ekonomia Forumo, kiun ĉeestis ĉina vicĉefministro Li Keqiang kaj pola prezidento Komorowski. Ili ambaŭ faris parolojn. Li Keqiang esprimis, ke Eŭropo estas la plej granda ekomonia ento, kaj sen ĝia disvolviĝo, la tutgloba ekonomio ne povas realiĝi. Ĉinio volas kun Pollando kaj aliaj landoj de la Eŭropa Unio antaŭenpuŝi partnerajn rilatojn inter Ĉinio kaj Eŭropo al stabila kaj profunda disvolviĝo.

 

    Diris Komorowski, ke la ekonomio de Pollando vigle disvolviĝis kaj estis kompare malmulte influita de la eŭropa ekonomia krizo. Lastajare rapide kreskis la ekonomio de Pollando inter la landoj de EU. Pollando volontas fortigi kunlaboron kun Ĉinio pri ekonomio kaj komerco kaj antaŭenpuŝi rilatojn inter Eŭropo kaj Ĉinio.

 

    Ĉeestis la forumon 400 reprezentantoj el la ĉinaj kaj polaj registaroj kaj entreprenoj en la kampoj de fuelo, minaĵo, maŝino, agrikulturo, komerco, transporto, baza konstruo, financo, kulturo kaj eduko.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong

 

 

 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng