2011-12-23
 La ceremonio de la kongreso |
|
 Ĉeestantoj de la ceremonio |
La 20-an de decembro okazis ceremonio de la Kongreso de la Monda Ekoturismo kaj Sano de 2011 "Vojaĝo al Nujiang" en Liuku, ĉefurbo de la subprovinco Nujiang de Yunnan, sudokcidenta Ĉinio. La kongreso kun la temo "Ekologia Nujiang-rivero, harmonia valo kaj plena sereneco" celas al kuna esploro pri naturaj vidindaĵoj kaj pompa nacia kulturo en Nujiang, studo de interna regulo de ekoturismo kaj sano, kaj pluapaŝa evidentigo de la marko-figuro de la turismado en Nujiang.
La kongreso estas internacia aktivado kreita de ekoturisma kaj sana komitato de la Azi-pacifika Turismo-organizo. Ĝi komenciĝis en la jaro 2009 en Pekino kaj okazas ĉiujare en malsama loko de malsama lando kun la celo alvoki diversajn landojn kune krei verdan hejmlandon belan en harmonio inter homaro kaj naturo kaj kun la jena slogano: ekologia terglobo, vojaĝo tra la mondo en bona sano.
La Kongreso de la Monda Ekoturismo kaj Sano estis subtenata de 27 membrolandoj de la Azi-pacifika Turismo-organizo kaj ĝia ideo pri sana vivo estas atentata de pli kaj pli multaj landoj en la mondo.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Wang Lihua
|