2011-12-23 Ni tre ĝojas, ke Herzberg am Harz - Esperanto-urbo havas novan unikan Esperanto-fenomenon.
Ĉe la memorejo Joachim-Giessner antaŭ la stacidomo en Herzberg nun estas konstanta granda flagomasto, nur pro kaj por Esperanto!
La administracio de la Esperanto-urbo Herzberg komisiis la Esperanto-Centron je hisado de la granda Esperanto-flago ĉe la vizitado de gravaj Esperanto-gastoj, internaciaj kunvenoj kaj Esperanto-kongresoj en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. Tio estas denova ampruvo de la oficiale Esperanto-urbo mem por la Esperanto-movado.
Krome la urbo plibeligis la irvojon ĉirkaŭ la memorejo Giessner. Malantaŭ la Zamenhof-monumento la urbo konstruis belan ŝtonmuron. - Venu, vidu kaj fotu mem!
Bonvenon!
Amike kaj samideane salutas,
Petro Zilvar, Zsófia Kóródy, Harald Mantz
http://esperanto-urbo.de
(el Ret-Info)
Redaktoro: Liu Zijia |