Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Salutletero de Renato Corsetti al la fondiĝo de ĈLEI
2011-12-26

    Karaj ĉinaj esperantistoj, kaj tute aparte karaj ĉinaj Esperanto-instruistoj,

 

    Multaj eŭropanoj ankoraŭ rigardas min kun iom skeptika miro, kiam mi diras, ke la "estonteco estas via", alivorte de ĉinoj kaj ĝenerale de neeŭropaj popoloj, de tiuj popoloj, kiuj ĝis antaŭ mallonga tempo kaj ankoraŭ nun estis nomataj "evoluantaj". Tamen multegaj faktoj atestas, ke mi pravas. Simplaj faktoj, kiel la hodiaŭa fondo de la Ĉina Ligo de Esperantistaj Instruistoj, amasiĝas.

 

    Tamen la menso de homoj, kiu havas multegajn mirindajn funkciojn, ne povas adaptiĝi rapide al ŝanĝiĝantaj situacioj. Ĝiaj adaptiĝoj sin sekvas ĉefe tra la generacioj. Do, kiam ekzistos nova esperantista generacio, ĝi ja scios, ke la centro de la movado, kiu en la tempo a. K. (= antaŭ komputiloj) estis en Eŭropo nun estas ekster ĝi.

 

    Tio, aliflanke, nenion ŝanĝos en la kerno de la movado. Ĝi restos ankaŭ ekster Eŭropo lingvo de paco kaj de amikeco inter popoloj.

 

    En tiu senco mi sentas min tre honorata pro tio, ke mi havas la eblecon saluti vin hodiaŭ, en ĉi tiu tago, en kiu via ligo estas fondata. Mi certas, ke la nova ligo estos potenca helpilo por daŭrigi la disvastigon de Esperanto en Ĉinujo kaj per Cinujo en la mondo.

 

    Amike

 

Renato Corsetti

Eksa prezidanto de UEA

 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng