2011-12-26
 La kongresejo |
La 24-an de decembro inaŭguriĝis en Hefei de la provinco Anhui la 9-a Ĉina Kongreso de Esperanto, kun la temo "Malfermi novan paĝon de la ĉina Esperanto-movado, surbaze sur Azio kaj vizaĝe al la mondo". Antaŭ la inaŭguro la video pri la 60-jara historio de Ĉina Esperanto-Ligo per paroloj de veteranaj kaj junaj esperantistoj kaj ankaŭ koncernaj gvidantoj subtenantaj E-movadon impresis ĉiujn. La malferman ceremonion prezidis Yu Tao,vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario de ĈEL. Chen Haosu, eksprezidanto de la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj kaj prezidanto de ĈEL, ĉeestis la inaŭguron kaj faris gravan paroladon. Li diris: "Dank' al Esperanto, ni renkontiĝas ĉi tie. Jam antaŭ pli ol cent jaroj, d-ro L. L. Zamenhof, kreinto de nia kara lingvo Esperanto, montris, ke Esperanto estas nur projekto de la internacia komuna lingvo liverita de li al la homaro, ĝi postulas disvolviĝon kaj perfektiĝon laŭ la evoluo de la epoko. Esperanto estas ne nur lingvo, sed ankaŭ simbolo de bela idealo de la homaro." "Ni devas unuflanke heredi de la maljunaj esperantistoj sinoferan spiriton, kaj aliflanke krei novan vojon por nia laboro, sin ĵeti per niaj kunfanditaj entuziasmo kaj aferoj en la konstruadon de la granda disvolviĝo kaj prosperiĝo de la socialisma kulturo kaj fari kontribuon por starigi bonan figuron de Ĉinio en la internacia komunumo."
 Chen Haosu parolas en la inaŭguro. |
|
 Chen Haosu subskribas por kongresanoj. |
|
 Guo Xiaoyong parolas en la inaŭguro. |
|
 Guo Xiaoyong subskribas por kongresanoj. |
|
 Guo Xiaoyong estas intervjuita de ĵurnalistinoj de Anhui. |
Ĝin ĉeestis ankaŭ s-ro Guo Xiaoyong, konstanta vicprezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj vicprezidanto de ĈEL. Li diris en sia saluta parolo, ke ĉinaj esperantistoj devas plifortigi eksterlandan disvastigon de la ĉina kulturo per Esperanto. Esperanto perfektiĝis dank' al vastaj interŝanĝoj inter malsamaj kulturoj. Esperantigo de literaturaj klasikaĵoj, kiuj reflektas fruktojn de la homara civilizacio, pruvas ĝian aplikeblecon. Li esperas, ke esperantistoj en la nova epoko devas ne nur daŭrigi la sindoneman kaj obstinan spiriton de la maljunaj generacioj, sed ankaŭ meti Esperanto-movadon kaj nian entuziasmon en la grandan disvolvon kaj grandan prosperigon de la ĉina socialisma kulturo kaj en la disvastigon de la ĉina kulturo al la tuta mondo.
 Vicurbestro de Hefei Yang Zengquan salutas la kongreson. |
|
 Chen Shi anoncas la nomliston de premiitaj organizoj kaj personoj. |
|
 Chen Shi subskribas por kongresano. |
Ankaŭ vicestro de la urbo Hefei salutis al la ĉeestantoj en la inaŭguro. Ĉeestis la inaŭguron ankaŭ aliaj gvidantoj de la Pekina Federacio de Soci-sciencaj Rondoj, El Popola Ĉinio kaj la Hefei-a registaro.
 Yu Tao prezidas la inaŭguron. |
En la kongreso estis premiitaj avangardaj Esperanto-organizoj, grupoj kaj personoj por la jaro 2011.
Wang Ruixiang faras laborraporton de ĈEL. |
Wang Ruixiang, vicĝenerala sekretario de la Ĉina Esperanto-Ligo, faris laborraporton de ĈEL por la jaro 2011.
 La kongresejo |
|
 Shi Qiuqiu donas honoran diplomon por avangarda E-organizaĵo al la Peina E-Asocio. |
|
 Ceremonio por doni premion al avangardaj E-organizoj kaj personoj |
|
 Ceremonio por doni premion al avangardaj E-organizoj kaj personoj |
Dum la 3-taga kongreso preskaŭ 200 kongresanoj el diversaj lokoj de Ĉinio, el Hispano kaj Koreio diskutis pri la kongresa temo, pri la laborraporto de ĈEL kaj pri starigo de komisiono de E-instruado. Dum la kongreso okazis ankaŭ fakkunsidoj de Esperanto-instruado, medicino, komerco kaj tiu de prezidantoj kaj ĝeneralaj sekretarioj de lokaj Esperanto-asocioj. Donis al ĉeestantoj Esperanto-lecionon hispana samideano Augusto. El Popola Ĉinio kaj ĈEL organizis kunsidojn de siaj ret-legantoj.
Vespere kongresanoj rigardis artajn programerojn prezentitajn de la Hefei-a Arta Grupo.
La 25-an de decembro fermiĝis la kongreso kun sukceso. Chen Shi, estro kaj ĉefredaktoro de El Popola Ĉinio kaj vicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo, faris parolon en la fermo. Ŝi diris: "Ni devas servi per Esperanto al la granda disvolviĝo kaj prosperiĝo de la socialismaj kulturaj aferoj, strebi por krei novan markon de la Esperanto-movado kaj klopodi por disvastigi influon de la ĉina Esperanto-movado al la socio kaj plenforte kulturi ĉiopovajn talentulojn kaj plialtigi konkurencan kapablon de junaj esperantistoj." Ankaŭ Ling Bo, prezidanto de la Anhui-a Esperanto-Asocio kaj estro de la Hefei-a Urba Biblioteko, konigis E-movadon en Anhui-provinco kaj esprimis sian esperon pri E-movado en la venontaj jaroj. Reprezentantoj de ĉiuj fakkunsidoj respektive parolis en la fermo pri siaj diskutoj.
 Chen Haosu (la dua de dekstre), Yang Zenquan (la dua de maldekstre) kaj Ling Bo (la unua de maldekstre) eniras la kongresejon. |
|
 La kongresanoj en kunfotado |
La 9-a Ĉina Kongreso de Esperanto estis organizita de ĈEL kaj gastigita de la Anhui-a E-Asocio, Hefei-a Federacio de Soci-sciencaj Rondoj kaj subtenita de la Hefei-a Urba Biblioteko, Hefei-a Administrada Komitato de Ekonomio- kaj Teknologio-Disvolva Zono kaj Anhui-a Turisma Asocio.
Lokaj amaskomunikiloj faris raporton pri la kongreso.
Raportas Zhang Xiaotong
|