Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Medicina prelego en la 9-a Ĉina Kongreso de Esperanto
2011-12-26


Wang Disheng faras medicinan prelegon.  

 

    Sinjoro Wang Disheng estas doktoro-esperantisto. En la kongreso li faris prelegon pri sano de renoj kun la temo "La radiko de viva arbo".

 

    S-ro Wang opinias, ke la arbo devus kreski libere kaj gaje sub la blua ĉielo kaj sur verdaj herboj. Sed en la naturo troviĝas nefavoraj varmo, malvarmo, vento kaj pluvo, kiuj implikas la sanon, viglecon kaj vivon de la arbo.

 

    Do por teni sanon, viglecon kaj viv-forton de viva arbo, ni devas studi la funkcion de ĝia radiko, kiu etendiĝas profunden en tero por fortikigi la arbon kaj liveri nutraĵon al ĝi. Kiel la radiko de arbo, la renoj estas la radiko de homkorpo.

 

    Li konigis al ĉeestantoj la gravajn rolon kaj pozicion de la renoj, la korp-signojn kaj simptomojn de ren-atonio, la kvinesencon de ren-atonio, la kaŭzojn de ren-atonio kaj kielon por tonikumi la renojn.

 

    Laŭ tradicia ĉina medicino pri la rena rolo kaj pozicio en tutkorpo, la renoj estas hejmo ( entenejo, loĝejo ) de la akvo(jino) kaj fajro(jango), kaj origino de jino kaj jango. Ĉu estas necese por ni tonikumi la renojn? Teorie, ĉiu mezaĝulo kaj maljunulo suferas de konsumiĝo de enrenaj vital-esenco kaj ci-o kaj bezonas tonikumi la renojn. Por la nesana, tonikumi la renojn povos utili la resaniĝon kaj viv-longiĝon. Ni povas tonikumi la renojn per manĝaĵo, drogo ( medicinaĵo ), akupunkturo, masaĝo, ĉigong, ekzercado, ktp.

 

    Laŭ la prelego de doktoro Wang Disheng, la renoj estas tre gravaj kaj ni devas havi normalajn manĝaĵojn kaj aliajn metodojn por protekti kaj tonikumi la renojn. Sanon al ĉiuj!

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

 

 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng