Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Kunsido pri ĉinaj fervojistoj
2011-12-26

 
 
 

 

    Inter 8:30 kaj 10:30 de la 25a de decembro okazis kunsido pri ĉinaj fervojistoj, kiun prezidis Han Zuwu, prezidanto de la Ĉina Fervojista Esperanto-Asocio (ĈFEA) kaj ĉeestis ĉirkaǔ 20 homoj. S-ro Han faris laborraporton de ĈFEA en la jaro 2011, kaj montris al ĉeestantoj la plej freŝan numeron de Ĉinaj Fervojisto, organo de ĈFEA eldonanta kvar numerojn ĉiujare. Post sukcesa okazigo de la 58a IFEF-kongreso en Ŝanhajo, Rodica Todor, prezidanto de IFEF, kelkfoje demandis Han pri la ebleco de denova okazigo de IFEF-kongreso en Ĉinio. Han transdiris la mesaĝon al la ĉeestantoj kaj esprimis sian opinion pri la afero. S-ino Wang Lin, estro de la arta trupo de la Jiangsu-a Esperanto-Asocio, diris deziron gvidi la artan trupon ĉeesti la 64-an IFEF en majo 2012, Herzbergo, Germanio. Liu Tieshan, prezidanto de Hunan-a E-asocio konigis sian negocon pri trakoj en Taiwan. Xiao Ke, vicprezidanto de ĈFEA, respondis demandojn de la ĉeestantoj.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

 

 

 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng