Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Kunsido pri komercado kaj turismado en la 9-a Ĉina Kongreso de Esperanto
2011-12-26

Teksto kaj fotoj de Wang Lihua

 

 
En la kunsidejo
 

Parolas Yu Ximei (la dua de deksre) el la provinco Fujian. 
 

Parolas Qiu Xirong (la tria de maldekstre), prezidanto de la Zhejiang-a E-Asocio. 

 

    Antaŭtagmeze de la 25-a de decembro okazis la kunsido pri komercado kaj turismado, kadre de la 9-a Ĉina Kongreso de Esperanto.

 

    La kunsidon prezidis s-ro Wang Tianyi, prezidanto de la Klubo de Ĉinaj E-Komercistoj, kaj ĉeestis pli ol 30 kongresanoj el diversaj lokoj de la landoj, inkl. de la provincoj Anhui, Fujian, Hunan, Shaanxi, Shandong, Zhejiang kaj la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio. Ili estas ŝtatoficistoj, entreprenistoj kaj komercistoj, ne nur entreprenas komercadon kaj turismadon, sed ankaŭ funkcias kiel gvidantoj de E-organizoj kaj viglaj esperantistoj en nia movado.

 

    En la kunsido la ĉeestantoj interŝanĝis informojn pri lokaj E-agadoj en la kampoj de komerco kaj turismo kaj pri la produktoj, kiujn ili entreprenas. La ĉeestantoj diskutis ne nur pri disvastigo de Esperanto, sed ankaŭ pri kunligo de E-edukado kun E-komercado kaj E-turismado, por ke E-lernantoj povu praktigi kaj uzi la lingvon, kaj precipe labori per Esperanto.

 

    La ĉeestantoj unuanime opinias, ke nia kara lingvo Esperanto kun aparta ĉarmo estas vivipova kaj praktikebla en diversaj kampoj de Ĉinio. Oni devas daŭre klopodi por disvastigi kaj uzi Esperanton en komercado kaj turismado. Por ĉinaj E-komercistoj la tasko estas peza kaj la vojo -- longa, precipe en la nuna situacio, ke Ĉinio prenas disvolvon de ekonomio kiel gravan taskon.

 

    La ĉeestantoj komprenas, ke Ĉinio ludas pli kaj pli gravan rolon en la internacia komunumo sekve de altiĝo de la pozicio de Ĉinio en la mondo. Kaj la ĉina E-movado vizaĝas al diversaj defioj kaj ankaŭ havas bonajn ŝancojn. Ĉu oni povas fari realajn kontribuojn per Esperanto al la ekonomia disvolvo de Ĉinio, en importo kaj eksporto, ktp, tio ja fariĝis unu el la seriozaj ekzamenoj por ĉinaj esperantistoj.

 

    Menciindas, ke en la kunsido estis prezentita la libro "Komerca konversacio en Esperanto" kompilita de Zhang Tiezheng kaj eldonita dank' al helpo kaj subteno de Wang Tianyi. La libro servas kaj helpas al E-komercistoj en faka lernado de la lingvo.

 

    Kaj samideano Deng Xiaozhong el la provinco Fujian en sudorienta Ĉinio, informis, ke baldaŭ naskiĝos la vino kun la nomo en Esperanto "Saluton", kiun entreprenos la de li funkciigata kompanio. Je tio, la ĉeestantoj ekkantis la Esperantan kanton "Saluton" kun gajeco.

 

    En la kunsido ĉiam regis ĝoja kaj harmonia etoso.

 

 

 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng