Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
ĈLEI fondiĝis kaj okazigis sian unuan kunsidon en la 9-a ĈKE
2011-12-27


S-ino Chen Shi (maldekstre), vicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo, kaj direktoro kaj ĉefredaktoro de El Popola Ĉinio, kaj s-ino Gong Xiaofeng, prezidantino de ĈLEI, en la kunsido 
 

S-ro Li Weilun (la dua de dekstre), profesoro de la Pekina Lingvologia Universitato, parolas en la kunsido. 
 

S-ro Wang Minhao (la dua de maldekstre), prezidanto de la Ŝanhaja Esperanto-Asocio, prezentas sian proponon pri E-lernigado. 
 

 La kunvenejo 

 

    La 25-an de decembro okazis kunsido de la Ĉina Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ĈLEI) en la 9-a Ĉina Kongreso de Esperanto, en kiu partoprenis pli ol 50 personoj. S-ino Gong Xiaofeng, prezidantino de ĈLEI, prezidis la kunsidon.

 

    Fakte tio estas la unua kunsido de ĈLEI post ĝia fondiĝo en jarmezo. S-ino Gong Xiaofeng dividis la laborojn de la estraranoj kaj elmetis la laborplanon. Laŭ la plano ĈLEI okazigos siajn seminariojn paralele kun lokaj kongresoj. Ĝi daŭre organizos la trejnadojn en vintra kaj somera ferioj kaj helpos al universitatoj malfermi E-kursojn. Por efike altigi la lingvonivelon kaj reguligi la E-lernigadon en la lando ĈLEI planas starigi ekzamenan sistemon de Ĉinio, kiu konsultos la ekzamenan sistemon de ILEI konsiderante la ĉinan realon. S-ino Gong emfazis la reguligon de lerniloj. Ŝi diris, ke nun al ĉinaj mezlernejoj mankas E-lernlibroj, ĈLEI faros laboron en tiu flanko. Ŝi esprimis, ke ĈLEI havas respondecon en internaciaj kulturaj interŝanĝoj. En sekvaj jaroj ĈLEI helpos al universitatoj kaj divers-nivelaj lernejoj starigi ĝemelajn lernejojn pri Esperanto por doni al ili pli da ŝancoj uzi la lingvon. En la diskutado de la kunsido multaj ĉeestantoj prezentis la E-lernigadon de sia loko kaj deziras, ke ĈLEI bone ludu sian rolon en E-lernigado. La kunsido decidis, ke ĈLEI regule redaktos kaj dissendos sian bultenon al la membroj por interŝanĝi E-lernigajn informojn ĉinajn kaj internaciajn.

 

    Lastjare la E-lernigado viglas en Ĉinio. En universitatoj de Nanchang, Wuhan, Liaoning, Pekino kaj mezlernejoj kaj elementlernejoj en Zhenjiang, Changzhou, Taiyuan k.a. funkciis E-kursoj, kiuj konstante kulturis novajn e-istojn kaj ludas tre gravan rolon en E-movado. Tiusence la fondiĝo de ĈLEI ludos pozitivan rolon en E-lernigado de Ĉinio.

 

(Raportas Chen Ji)

 

 

 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng