Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Inaǔguriĝis la 13-a Ĉina Manzhouli-a Internacia Glacia kaj Neĝa Festivalo de Ĉinio, Rusio kaj Mongolio
2011-12-27


Mondo de glacio kaj neĝo 

 

    La 25-an de decembro inaǔguriĝis en la urbo Manzhouli de la Aǔtonoma Regiono de Interna Mongolio en norda Ĉinio la 13-a Ĉina Manzhouli-a Internacia Glacia kaj Neĝa Festivalo de Ĉinio, Rusio kaj Mongolio.

 

    La festivalo kun la temo "Ĝui glacion kaj neĝon en Manzhouli" prezentas ĉefe glaci-neĝan artan stilon de la tri landoj. En ĝia ĉeftema zono staras 276 skulptaĵoj el glacio kaj el neĝo.

 

    Eksterdomaj sportoj kaj sportoj sur glacio kaj neĝo estas nemankigeblaj du gravaj elementoj de la ĉi-foja festivalo. Krom vintran fiŝkaptadon ĉe la lago Hulun la organizanto de la festivalo aranĝos ankaŭ glacihokean konkurson inter ĉinaj kaj rusaj junuloj, amuzan konkurson sur glacio kaj aliajn sportajn konkursojn kun apartaj trajtoj por disvastigi sportojn sur glacio kaj neĝo, akceli interŝanĝojn inter ĉinaj kaj rusaj junuloj kaj amikecon inter najbaraj regionoj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng