Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉina prezidanto Hu Jintao intervidiĝis kun japana ĉefministro Noda Yoshihiko
2011-12-27


Ĉina prezidanto Hu Jintao manpremas kun japana ĉefministro Noda Yoshihiko. 

 

    La 26-an de decembro ĉina prezidanto Hu Jintao intervidiĝis kun japana ĉefministro Noda Yoshihiko en la Popola Halo en Pekino.

 

    Hu Jintao diris, ke en la pasinta jaro la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio montras aktivan disvolviĝan tendencon. Septembre de la kuranta jaro post la reformiĝo de la japana nova kabineto realiĝis la bona komenco de la rilatoj inter la du landoj. Venontjare estos la 40-jariĝo de la normaligo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio. La ĉina flanko volonte kune kun la japana flanko alte tenas la standardon pri amikeco inter Ĉinio kaj Japanio, delikate projektas diversajn memorajn aktivadojn inkluzive de Interŝanĝa kaj Amikeca Jaro de Ĉina kaj Japana Popoloj, sekvas la kvar politikajn dokumentojn inter Ĉinio kaj Japanio kaj serion da gravaj komunaj opinioj, laŭ la spirito ke prenu la historion kiel lecionon kaj rigardu al la estonteco, plifortigas la politikan konfidon, disvastigas la interŝanĝon kaj kunlaboron kaj kune malfermas la novan situacion pri la strategia kaj reciprok-profita rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio.

 

    Noda Yoshihiko diris, ke la disvolviĝo de Ĉinio estas ŝanco ankaŭ por Japanio kaj la mondo. En la pasitnaj 40 jaroj de post la normaligo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio, la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj rapide disvolviĝis. Profitante de la 40-jara jubileo de la normaligo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio la du flankoj devas fortigi la politikan konfidon kaj altrangan interŝanĝon, akceli la interŝanĝojn de la du popoloj, altigi la ekonomian reciprok-profitan rilaton inter la du landoj, plifortigi la kunlaboron en la kampoj de ekonomio, komerco, mediprotekto, financo, turismo k. a., kaj akceli la pacon kaj prosperon de la azi-pacifika regiono kaj profundigi la strategian reciprok-profitan rilatojn de la du landoj.

 

Redaktoroj: Su Yijun k Chen Ji

 

 

 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng