Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Nokto por Kristnasko dum la 9-a Ĉina Kongreso de Esperanto
2011-12-28

    Nokte de la 24-a de decembro dum la 9-a Ĉina Kongreso de Esperanto okazis en la hotelo, kie tranoktas kongresanoj, la Gaja Nokto por Kristnasko, kiun gvidis samideano Liu Tieshan, prezidanto de la Hunan-a Esperanto-Asocio, li kaj ĉiuj aliaj ĉeestantoj prezentis artajn programerojn por amuzado.

 

    En harmonia kaj gaja etoso ĉiuj ĉeestantaj kongresoj pasigis la nokton de Kristnasko per kantado, dancado kaj rakonto de humuraĵoj.

 

    Sube estas kelkaj fotoj pri la amuzado de kongresanoj en la gaja Nokto por Kristnasko.

 

(Kontribuo de Sun Mingxiao el Shandong, Ĉinio)

Redaktoro: Wang Lihua

 


Samideano Zhao Dezhi (meze), ĝenerala sekretario de la Chongqing-a Esperanto-Asocio, donas prezentadon. 
 

Samideano Tigro (meze) kantas kanton propran al sia naskiĝloko. 
 

Samideano Ho Song (la dua de dekstre), vicprezidanto de KEA kantas Esperantan kanton. 
 

Gestudentoj el la Zaozhuang-a Universitato prezentas kantojn. 
 

Samideano Liu Tieshan (la dua de maldekstre en la unua vico) kaj Zhao Yaping kantas kune. 

 

 

 

 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng