Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
IJK-2012 ne okazos en Japanio
2011-12-28

    TEJO tre bedaŭras la anoncon, ke en la jaro 2012 IJK bedaŭrinde ne okazos en Japanio. Post kelkaj organizaj malfacilaĵoj, la japana LKK devis rezigni pri organizi la kongreson. Kelkaj ŝanĝoj de la ejo, de la organiza teamo kaj manko de volontuloj helpi kunorganizi estas validaj kialoj pro kiuj ni devis akcepti la rezignon.

 

    Amikoj el Japanio petas sinceran pardonon, kaj esperas ke tamen venos tempo, kiam ili povos plene sukcese organizi IJK-n.

 

    Sekva paŝo estas urĝe trovi novan landon, ejon kaj organizan teamon, por ke oni tamen povu ĝui IJK-etoson en la jaro 2012. La temo estos diskutata en la baldaŭa komitat-kunsido de TEJO dum JES. Ni invitas vin ĉiujn kun proponoj anonci sin al ijk@tejo.org .

 

(el Ret-Info)

 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng