Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Filmo pri trejnado de Josias Barboza
2011-12-28

 

    En la FILMEJO de edukado.net publikiĝis resumfilmo pri metodika trejnado, okazinta dum la Tut-Amerika Kongreso de Esperanto (TAKE) en julio 2011 en São Paulo (Brazilo).

 

    La trejnadon gvidis Josias Barboza, nia brazila kolego kaj filmis por edukado.net K. Kováts, (per pruntita filmilo).

 

    Barboza prezentis sian instrukompleton: la strukturon, celojn kaj uzmanierojn de la lernolibroj “ Esperanto por lernejaj klasoj” . La kvindeko da ĉeestantaj instruemuloj dum la trejnado rolis foje kiel instruistoj, foje kiel kursanoj kaj tiel mem povis sperti la laboron pri la materialo. Similan trejnadon Barboza okazigos kaj dum la 47a Brazila Kongreso en kaj laŭplane dum UK en Vjetnamio aŭ dum la ILEI-konferenco en Ĉinio.

 

    La spektadon de la filmo kaj elŝuton de la aldonaj dokumentoj ni konsilas ĉefe al tiuj kolegoj, kiujn jam uzas la materialon aŭ al tiuj, kiuj serĉas novajn, paroligajn manierojn instrui Esperanton.

 

    La filmon vi povas vidi en la FILMEJO.

 

(el edukado.net)

Redaktoro: Chen Ji

 

 

 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng